IJK en Hungario!
----------------
La plej granda junulara Esperanto-aranĝo ĉi jare denove okazos en Hungario! Post 1983 (Debrecen) kun Amplifiki, 1999 (Veszprém) kun suneklipso kaj la reviva koncerto de Amplifiki.
La nuna IJK okazos en urbo Szombathely, proksima al la aŭstria landlimo, kaj por multoj certe estos imprese viziti la restaĵojn de la iama vere ekzistinta "fera kurteno"...
Por IJK oni antaŭvidas plurcent partoprenantojn, ja la nombro de aliĝintoj jam nun superas 150! La unua aliĝperiodo daŭras ĝis fino de januaro, do indas eluzi ĝin.
Pliaj detaloj kaj kongresaj informoj haveblas cxe: http://esperanto.net/ijk2008/
Bonvenon!