LanguagesSearchAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Europa Festivalo de Studenta Klubo KULTURALIA 2008, Bydgoszcz 5 –11 de majo 2008, PollandoKadre de nia Festivalo ĉiutage, en universitataj ĉefsalonoj de altlernejoj en Bydgoszcz kaj Torun okazos seminarioj kaj trejnadoj kun invititaj gastoj, elstaraj reprezentantoj de kulturo kaj arto. Studentoj partoprenos ankaŭ en organizitaj de altlernejoj kulturaj trarigardoj el sube menciitaj fakoj. La larĝa programo de nia Festivalo havas karakteron ĝeneraldisvolvan. Alvenitaj gastoj sendepende de scienca fako povos partopreni en diversaj fakoj, larĝigi scion per partopreno en prelegoj kaj prezentadoj. Estas tio neripetebla ŝanco prezenti siajn kaj de sia ŝtato au regiono atingoj antaŭ internacia publiko. Eblos intereŝangxi spertojn kaj ĝui tempon en amika atmosfero. Ĝemelaj aranĝoj okazos ankau en kelkaj grandaj urboj de Pollando. Dum dauro de la KULTURALIOJ 2008 funkcios du muzikaj scenejoj kaj studenta urbeto. Ni estas malfermitaj por ĉiu aldona propono promocii Vian urbon, regionon kaj ŝtaton dum la Europa Festivalo de Studenta Kulturo KULTURALIO 2008. Ni invitas artistojn de jenaj fakoj: muziko, filmo, teatro, danco, kabaredo, grafiko, fotografiko, poezio kaj prozo. La premio por gajnintoj de apartaj trarigardoj estas monsumo – 500 Euroj. Ĉiuj akceptitaj kaj alvenitaj artistoj havos certigitan senpagan loĝadon (7 tranoktoj en studentaj domoj) kaj manĝadon (3 manĝoj po tage) dum 5-11.05.2008. Vojaĝkostojn ĉiuj pagas mem. Eblas ankaŭ aliĝi por partopreni la Festivalon dum 5-11.05.2008, kio kostas 200 Euro au 250 USD kun 7 tranoktoj kaj manĝoj tri foje po tage. Aliĝado por tiuj, kiuj bezonas la polan vizon ĝis la 10.02.2008, por aliaj ĝis la 25.03.2008. La aliĝojn kaj pagojn oni sendu al: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz str. M. Sklodowskiej – Curie 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO Post ricevo de la pago Vi ricevos konfirmilon kaj invitilon se Vi bezonas la polan vizon. La provizorajn aliĝojn kun proponatajn programojn de senpage akceptataj artistoj, prelegantoj kaj ensembloj sendu ĝis la 10-a de februaro 2008 en Esperanto al Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85 – 094 Bydgoszcz, Pollando rete: stud@esperanto-turismo.org tel/fakso 48-52/346-11-51. La studentaj ensembloj povas veni kun Esperanto – tradukisto, kiun oni ankaŭ akceptos senpage. Pliajn informojn en Esperanto cxe la Centro kaj en pola au angla lingvoj ĉe la organizantoj de la Festivalo: Komitet Organizacyjny Kulturalia 2008 ul. Kujawska 2/3 85-031 Bydgoszcz; Polska info@kulturalia.eu www.kulturalia.eu
|
User loginNavigationNew forum topicsRecent blog posts
Monda Kalendaro
|