La reta (plenkolora) pdf-versio de "Kontakto 2008:2" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (vizitu http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). Ĉi numero havas la temon "Teknologioj kaj scienco".
Mi kore invitas vin kontribui al la sekvaj numeroj, kies temoj estas:
Numero 224 (2008:3). La ĉef-temo – "Edukado tra la mondo" (la limdato – la 1a de junio)
Numero 225 (2008:4). Politikaj unioj - ĉu vere unuecaj?. (la limdato 1a de aŭgusto)
Ankaŭ alitemaj kontribuoj, proponoj kaj atentigoj estas bonvenaj kaj tre atendataj!
Amike,
Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro