LanguagesSearch |
Nova kompilanto/administranto de Pasporta ServoSaluton karaj Pasportservanoj, landaj organizantoj kaj cxiuj kiuj legas cxi tiun mesagxon, Mi estas Joop Kiefte, en la interreto ankaux konata per la kromnomo LaPingvino. Vi versxajne jam eksciis ke Derk Ederveen rezignis kiel kompilanto de Pasporta Servo. Mi transprenas lian taskon. Hieraux mi transportis la necesan administradon de Pasporta Servo de Voorburg al Ede, kie mi logxas. Mi metas la aferojn en la komputilo kaj nun iom post iom estos mia tasko cxion pri Pasporta Servo transpreni kaj plufunkciigi. Derk penis al mi cxion kiel eble plej bone klarigi, kaj vere estas tre klara sistemo per kiu li laboris, do mi estas suficxe kontenta. Mi legis gxis nun multajn dubojn kaj demandojn, cxiuj rilataj al la apero de la 2009-versio de Pasporta Servo. Mia intenco estas kiel eble plej baldaux aperigi gxin. Tio signifas ke kiel eble plej baldaux estos forsendataj la paperaj konfirmiloj, kaj iom poste ankaux la elektronikaj konfirmiloj. Estas iom komplika situacio tamen, cxar venos nova sistemo por Pasporta Servo. Mi provos funkciigi la korespondadon kaj administradon tiel ke vi kiel eble malplej suferu je la transiro, tamen vi kalkulu ke ne cxio jam komence bone iras. La nova sistemo entenos novan retpagxon pri Pasporta Servo, kiu funkcias kiel amikeca reto inter la gastigantoj kaj aliaj pasportservanoj, kaj kiu cetere faciligu la laboron de la kompilanto. Tamen ne malaperos la libreto de Pasporta Servo, kaj vi dauxre povos indiki ke vi ne volas aperi en la retpagxo. Mi estas de nun je via servo, kaj bonvolu esti pacienca pri mi... PasportServe, Joop Kiefte |
User loginNew forum topicsRecent blog posts
|