1-a (Internacia) Junulara Seminario en Esperanto (Harbino, Ĉinio, la 23-an kaj 24-an de majo 2009)

La 4-an semajnfinon de majo okazos en Ĉinio internacia junulara seminario. La temo estos "Junularo kaj Interpaciĝo" kaj la kunvenejo estos la Heilongjiang-a Scienc-teknika Instituto en Harbino.

Jen la programo:

22-an de majo:
19:00 – 22:30 Interkona vaspero

23-an de majo:
8:20 – 11:20 Inaŭguro

Salutvortoj komitatano de Heilongjiang-a Esp-Asocio
Salutvortoj de prezidanto de LKK
Parolado pri la seminaria temo de ĉeestantoj

11:30 komuna foto antaŭ kunvenejo

12:00 tagmeza manĝo

13:30 – 17:30

1, prelegoj pri la esperantaj poezio, pri 100-jara Esperanta-beletro en Ĉinio (1909-2009), k.a.
2, paroliga kurso por komencantoj
3, konversacia kurso por progresantoj
4, diskutado pri Azia junulara Esperanto-movado

19:30 – 22:30 Junurala arta vespero (kantado kaj dancado de ĉeestantoj)

24-an de majo

08:30 – 11:30 Turisma vizito al la pitoreskejo Insulo Suno en Harbino.

13:30 – 15:30 Vizito al la loko de 731a bakteriologia trupo de la japana armeo

15:30 – 17:30 Adiaŭa kunveno

Loĝado:
Hotelo Songshan apud kunvenejo:
Dulita ĉambro: 120 yuanoj RMB / tagnokto (kun banĉambro)

Gastejoj en kvartalo Liaohe apud kunvenejo:
Dulita ĉambro: 30 yuanoj / tagnokto

Manĝado:
Tagmezaj manĝoj de du tagoj: 30 yuanoj por ĉiuj ĉeestantoj
Vespermanĝoj en manĝejo de la instituto kontraŭ modesta prezo.

Kotizo de seminario:
150 yuanoj RMB por ĉiuj (inkluzive vojaĝojn de la 24-a)

Turisma aranĝo post la seminario:
Laŭvole ĉeestantoj vizitos Maŭzoleon de Verda Majo (fama Japana
esperantistino) en urbo Jimusi,Heilongjianga province,Cxinio

(LKK de La 1-a (Internacia)Junulara Seminario en Esperanto, Harbino, Ĉinio)

Kontaktu la lokajn organizantojn: songheshu ĉe 126.com, songpaco ĉe live.cn. Telefono: 0086-13349300850