Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)

Ĉeĥa Esperanto-Junularo estas kaj malnova, kaj nova organizo. Sian agadon ĝi komencis en la jaro 1969 kaj en TEJO ĝi membras ekde la jaro 1978. Sed en la dua duono de la 90aj jaroj ĝi silentiĝis. Nur en la jaro 2005 ĝi reestiĝis kiel memstara civitana asocio kaj nun en ĝi membras ĉirkaŭ cent gejunuloj.

Inter la honoraj membroj troviĝas eksa praga ĉef-episkopo Miloslav kardinalo Vlk aŭ konata ĉeĥa teologo kaj psikiatro Max Kašparů.

Kelkfoje dum la jaro ĈEJ organizas diversajn renkontiĝojn; la plej grava aranĝo, kiun ĈEJ aktive kunprizorgis estis la 65a IJK en ĉeĥa urbo Liberec'. Kun Slovakia Esperanto-Junularo ĈEJ kreis neformalan unuiĝon de ambaŭ organizoj sub la nomo ĈeSKEJ kaj kadre de tiu ĉi kuniĝo ĝi ankaŭ organizas diversajn aranĝojn.
Pliaj informoj pri Ĉeĥa Esperanto-Junularo troveblas ĉe cej.esperanto.cz.

Kontakto: retadreso

Poŝta adreso:

Ĉeĥa Esperanto-Junularo
Haškova 2
Brno
CZ-638 00
Ĉeĥa Respubliko

Informoj en TEJO-vikio: tejo.org/vikio/Ĉeĥio

Rekte: tejo.org/cxej