Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS)

HEJS estas la junulara sekcio de la Hispana Esperanto-Federacio kaj tial, ĉiu ano de Hispana Esperanto-Federacio malpli ol 30-jara estas ankaŭ membro de HEJS. Niaj aktivaĵoj rilatas, same kiel ĉe la Federacio, al uzo kaj disvastigo de Esperanto, sen monprofitaj aŭ politikaj celoj, sed direktitaj specife por junuloj.

HEJS estas unu el la tri asocioj kiuj sinsekve organizas la "Iberian Renkontiĝon", kiu okazas printempe, ĉiujare en malsama loko de la iberia duoninsulo.

Ni troviĝas en la sociaj retoj vizaĝlibro [HEJSesperanto] kaj tvitero [HEJSesperanto] kie tuj aperas la lastaj informoj pri nia agado, proksimaj eventoj, kuriozaĵoj, ktp.

Retpaĝo: www.esperanto.es/joven.

Kontakto: retadreso

Poŝta adreso: [mapo]

HEJS - Federación Española de Esperanto
C/Rodríguez San Pedro 13, 3º-7
ES-28015
Madrid

Informoj en TEJO-vikio: tejo.org/vikio/Hispanio

Rekte: tejo.org/hejs