LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)La Nederlanda Esperanto-Junularo estas la landa sekcio de TEJO en Nederlando. Ni havas nur tre malmultajn aktivulojn, sed feliĉe povas kalkuli je granda fideleco de multaj donacantoj. Kelkfoje jare ni organizas ekskurson por niaj membroj ie en Nederlando, por amuziĝi kaj por montri al novaj membroj ke eblas vervive babile en Esperanto kaj rakonti al ili pri la multegaj eblecoj uzi la lingvon dum internaciaj aranĝoj. Ni ankaŭ uzas la donacojn de niaj subtenantoj por subteni internaciajn projektojn en la Esperanto-movado kaj subvencii niajn membrojn kiam ili aliĝas al JES kaj/aŭ IJK. Kvankam ĝi jam dum kelkaj jaroj ne okazis, ni daŭre planas revivigi la Printempan Renkontiĝon de NEJ baldaŭ. Retpaĝo: www.esperanto-jongeren.nl. Kontakto: Informoj en TEJO-vikio: tejo.org/vikio/Nederlando Rekte: tejo.org/nej |
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|