You are here

Blogoj

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.

Ĉu ankaŭ vi?

  se vi ne jam aliĝis, faru nun!

Quentin Weber-Seban, la nova volontulo


TEJO Tutmonde faris intervjuon kun la nova volontulo de TEJO, Quentin Weber-Seban, kiu tre entuziasme, kaj tiel esperdone) respondis la demandojnrilate al lia ofico.

Ĉu tio estos via unua laboro en via vivo?
Mi antaǔe neniam laboris pli ol tri monatojn, tio, do estas mia unua longa laborsperto.

Pretiga seminario por Retkampanjo kontraǔ maltoleremaj parolaĵoj - 10-12 oktobro, Strasburgo


Partoprenu al seminario por retkampanjo kontraǔ maltoleremeco!

En 2013 okazos eǔropa retkampanjo kontraǔ maltoleremeco. Por jam pretigi tiun eventon estas organizita de la 10a ĝis la 12a de oktobro seminario en Strasburgo, en kiu vi povas reprezenti TEJO-n aǔ vian landan sekcion!

Rezolucio de la 68a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo

La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.

En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.

Raportoj de IJK n-ro 5


La dua tago de la ekskurso pasis sub la signo de la konkurso Perfekta Paro, kadre de kiu konkurencis  pluraj duopoj.

Raportoj de IJK n-ro 4


La ĵaŭdo en Hanojo komenciĝis neimageble frue: jam je la 6a matene la partoprenantoj estis matenmanĝantaj kaj antaŭ la 7a horo jam enbusiĝintaj por iri al du-taga programo en Ba Vì – montara regiono okcidente de Hanojo.

Raportoj de IJK n-ro 3


Hanojo daŭre malsekas, sed malgraŭ la vetero, la etoso estas pli kaj pli bona. Merkrede la partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso ekskursis al la Etnologia Muzeo por konatiĝi kun la historio de la nacioj kiuj loĝis kaj loĝas en Vjetnamio.

Raportoj de IJK n-ro 2


Mardo en Hanojo estis pluva kaj kaprica tago.

Raportoj de IJK n-ro 1


La 5-an de aŭgusto la vjetnamia LKK kun helpo de TEJO ekakceptis la partoprenantojn de la kongreso.

Ekzameniĝu pri Esperanto kun TEJO-rabato

La 9an de julio kadre de la Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj 356 personoj ekzameniĝis en 17 diversaj landoj. Ĉu vi partoprenis kaj ekhavis emon fari ankaŭ la parolan parton? Ĉu vi maltrafis la okazon?

TEJO-rabato por sukcesaj KER-ekzamenoj

Karaj ekzameniĝontoj de la KER-ekzameno! Kiel ni jam antaŭe komunikis, kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas al siaj membroj 7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj aŭ 15 eŭrojn se estas kompleksa ekzameno, do skriba kaj parola. Se vi ekzameniĝas la 9an de junio kadre de la Tutmonda skriba sesio, kontaktu Petra Smidéliusz ĉe petra@tejo.org ĝis la 8a de junio por kandidatiĝi por la subvencio. Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj troveblas ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker.

Estu vi la sekva volontulo de TEJO! - Intervjuo kun Manuela Ronco


TT faris intervjuon kun Manuela Ronco kiu estis volontulo de TEJO de septembro 2010 ĝis la fino de aŭgusto 2011, kaj estas la unua salajrata oficisto de TEJO. Legu la intervjuon kaj faru ankaŭ vi kiel ŝi, kandidatiĝu ĝis la 30a de majo por esti volontulo en la oficperiodo de septembro 2012 ĝis aŭgusto 2013.

Ĉu voĉdoni por Esperanto en RIO+20?

Prezidanta blogo: memorigo pri elekto de Komitatanoj B de TEJO

En la unuaj tagoj de marto komenciĝis elekto de Komitatanoj B de TEJO en kiu voĉdoni rajtas ĉiu individua membro de TEJO. Leteroj kun balotiloj kaj klarigoj kiel voĉdoni estis dissenditaj same komence de marto al tiuj, kiu havis validan membrecon por 2012. Poste leteroj estis sendataj al (re)aliĝintoj tiuj post registrigo de ilia membreco.

Paĝoj

Abonu al RSS - blogoj