Partoprenu al seminario por retkampanjo kontraǔ maltoleremeco!
En 2013 okazos eǔropa retkampanjo kontraǔ maltoleremeco. Por jam pretigi tiun eventon estas organizita de la 10a ĝis la 12a de oktobro seminario en Strasburgo, en kiu vi povas reprezenti TEJO-n aǔ vian landan sekcion!
La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.
La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.
En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.
La 9an de julio kadre de la Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj 356 personoj ekzameniĝis en 17 diversaj landoj. Ĉu vi partoprenis kaj ekhavis emon fari ankaŭ la parolan parton? Ĉu vi maltrafis la okazon?
Karaj ekzameniĝontoj de la KER-ekzameno! Kiel ni jam antaŭe komunikis, kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas al siaj membroj 7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj aŭ 15 eŭrojn se estas kompleksa ekzameno, do skriba kaj parola. Se vi ekzameniĝas la 9an de junio kadre de la Tutmonda skriba sesio, kontaktu Petra Smidéliusz ĉe petra@tejo.org ĝis la 8a de junio por kandidatiĝi por la subvencio. Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj troveblas ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker.
En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn kaj unu kurso estos elektita per publika voĉdonado en Interreto.
Jam la 3-a eldono de la DVD Esperanto elektronike aperos en julio 2011!
Post 5 jaroj ekde la unua eldono, E@I planas la 3-an re-eldonon de la populara disko „Esperanto Elektronike“. De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. Nun estas lanĉita nova antaŭmenda kampanjo, por kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon ĝis somero 2011.
La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".
Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon.
Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon).
La pdf-versio de "Kontakto 2010:4" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo reto.uea.org kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko").
La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Katastrofoj", sed krom la temajn kontribuojn vi povos legi ankaŭ etan beletraĵon, rakonton pri la moroj de konganoj kaj interesan artikolon pri la manieroj lerni lingvojn per interreto.
La sekva numero de la revuo estos preparita jam de la nova redaktoro Rogener Pavinski (i.a. en la revuo vi povos legi intervjuon kun li).
Korajn dankojn pro lia laboro al la eks-redaktoro Paûlo Moĵajev, kaj bonan legadon al ĉiuj!
Saluton al ĉiuj,
jen oficiala anonco por sciigi vin, ke mi estas en Roterdamo, kaj mi komencis mian volontuladon por Tejo! Mi vere ĝojas esti ĉi tie, kaj mi kore dankas Aleks kiu pacience estas instruanta al mi la laboron... Ĝis baldaŭ!
Manuela