Felipe DE OLIVEIRA QUEIROZ

Komitatano A por Brazilo


Loĝloko
Florianopolis-SC kaj Santos-SP, ambaŭ en Brazilo
Naskiĝjaro
1984
Profesio/studfako/vivokupo
diplomiĝa pri geografio
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en la Movado
Mi estas ĵus-prezidinto kaj aktuala sekretario de BEJO, krom nova komitatano A de TEJO. Tamen mi ne estas burokrato kiu nur volas postenojn, mi jam gvidis stud-grupojn pri Esperanto en mia universitato kaj ankaŭ estas grava disvastiganto de la lingvo, ĉu en Santos, ĉu en Florianopolis, ĉu tra la interreto.
Ŝatokupoj
Esperanto (kompreneble!), bierumi, interretumi, lerni pri pluraj aferoj, praktiki tajĝiĉuanon, kaj multe pli...
Kion vi volas atingi dum via oficperiodo
Hmmm, mi ne scias! Sed mi ŝatus se pli da sudamerikanoj TEJO-aniĝu. TEJO, kvankam estas monda organizo, estas sufiĉe tro eŭropeca laŭ mi.
Vivdevizo
Aŭdace mi diras: helpi ŝanĝi la homaran socion. Tial mi ankaŭ estas esperantisto, heheh