Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ofte ricevas subtenon de la Eŭropa Unio en formo de administra subvencio, kadre de la programo "Junularo en Agado".
Tio subtenas la ekziston kaj ĝeneralan laboron de TEJO: Ĝian oficejon, la gazeton Kontakto kun la oficiala rubriko TEJO Tutmonde, la estraran laboron (kaj Estrarkunvenojn). Unuopajn projektojn kiel seminarioj kaj trejnadoj ni tamen financas el aliaj fontoj.