Komitato


Komitatanoj: (31)

Komitatanoj A: (27)

Por Landaj Sekcioj: (25)

  1. Argentino (ArgentEJO) - Gonzalo SIRIO
  2. Aŭstrio (AEJ)- Katharina Maria TANZBERGER
  3. Brazilo (BEJO) - Felipe de Oliveira QUEIROZ
  4. Burundio (JEBUO) - Jérémie SABIYUMVA
  5. Ĉeĥio (ĈEJ) - Marek BLAHUŠ
  6. Danio (DEJO) - Denizo PRISKORN
  7. Finnlando (FEJO) - Andrei DUMITRESCU
  8. Flandrio (FLEJA) - Matthias HUMET
  9. Francio (JEFO) - Julia HEDOUX
  10. Germanio (GEJ) - Felix ZESCH, Julia HELL
  11. Hispanio (HEJS) - Manuel Alvara Berbis
  12. Irano (IrEJO) - Marjam (Farmehr) AMIRDUST
  13. Israelo (JELI) - Tom JUVAL
  14. Italio (IEJ) - Michael Boris MANDIROLA
  15. Japanio (JEJ) - Yayoi AMANO
  16. Koreio (KEJ) - SONG Ho-young
  17. Kroatio (KEJA) - Kaja FARSZKY
  18. Nederlando (NEJ) - Nico HUURMAN
  19. Norvegio (NJE) - Leif Arne STORSET
  20. Pollando (PEJ) - Łukasz ŻEBROWSKI
  21. Slovakio (SKEJ) - Paulína KOŽUCHOVÁ
  22. Svedio (SEJU) - Magnus HENOCH
  23. Ukrainio (ULEJ) - Andrij JANKOVSKIJ
  24. Togolando (JOTE) - Adjévi ADJÉ
  25. Vjetnamio (VEJO) - NGUYEN THI Minh Nguyet

Por Fakaj Sekcioj: (2)

  1. E@I - Peter BALÁŽ
  2. EUROKKA - Joop KIEFTE

Komitatanoj B por la jaroj 2008-2010 (3)

  1. Irmina SZUSTAK (Pollando)
  2. Nicola RUGGIERO (Italio)
  3. Oleksandra KOVYAZINA (Ukrainio)

Komitatano C por la jaroj 2008-2010 (1)

  1. Heming Welde Thorbjørnsen (Norvegio)

Al la Komitato apartenas ankaŭ la TEJO-Estraro (5)


Komitatanoj A de TEJO ĉe UEA:

Por la periodo 2007-2010 estas: Peter BALÁŽ kaj Haris SUBAŠIĆ


La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:

  1. difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
  2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
  3. decidas pri la agado de la estraro
  4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
  5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
  6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
  7. decidas pri eksigo de patronoj
  8. decidas pri reglamentoj
  9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. Ĝia nova oficperiodo estos de junio 2006 ĝis majo 2008. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo. Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B.