Łukasz Żebrowski

Estrarano pri Kongresoj, Seminarioj kaj Aktivula Trejnado



LukiZ

Loĝloko
Varsovio, Pollando
Naskiĝtago
20-a de majo 1986
Profesio/studfako/viva okupo
Studento de konstruado ĉe Varsovia Vivscienca Universitato
Redaktoro de Esperanto-redakcio de Pola Radio
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
Organizado de Esperantaj aranĝoj (laste IJK2009 en Liberec', Ĉeĥio kaj AS2008 en Slovakio), estrado de Pola Esperanto-Junularo, aktivula trejnado, Esperanta ĵurnalismo (Pola Radio, Varsovia Vento Elsendoj, Pola Esperantisto)
Ŝatokupoj
vojaĝoj, promenoj tra Varsovio, fotado, muziko, politiko, amaskomunikiloj, libroj, velado
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Ŝanĝi sistemon de IJK-organizado por plibonigi transdonadon de spertoj inter organizaj teamoj. Instigi organizadon de Aktivulaj Trejnadoj dum diversaj Esperanto-aranĝoj.