LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
Aŭtuna kunveno de la Estraro de TEJO, novaj projektoj kaj novaj decidoj
Dum la kunveno de la Estraro en Roterdamo preciziĝis la planoj pri la 2011a papera eldono de Pasporta Servo, ĝia kompilinto Derk Ederveen iĝis honora membro de TEJO kaj oni lanĉis la retejon de Kontakto. De la 29-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro dum longa halovina semajnfino en la Centra Oficejo en Roterdamo kunvenis la Estraro de TEJO. Kvankam unu estrarano (Irmina Szustak) ne povis veni de Brazilo, la kunveno estis plenhoma pro la gastoj kiuj venis: Aleks Baudry, Adenjo Charrière kaj Tina Tišljar. Kontakto & TT Pasporta Servo IJK La LKK de la Ukrainia IJK en 2011 informis ke oni ŝanĝis lokon, tiel ke la kongreso okazos en Kijivo/Kievo mem, anstataŭ en antaŭurbo. La Estraro daŭre atendas kandidatiĝojn de landaj sekcioj por IJK 2012. UEA Kiel kutime okazis sesio kun Osmo Buller kaj Loes Demmendaal. Inter alie, Marek Blahuŝ estis aprobita kiel komitatano A de TEJO ĉe UEA. Junuloj Okazis ankaŭ kunveno kie oni pridiskutis la temon de junuloj sub 18 kiuj ofte "perdiĝas" el la movado, ĉar ili ne havas lokon kien iri kaj la IIK ne tute taŭgas kaj havas alian celgrupon. La kunveno okazis kun Adenjo Charrière kaj Tina Tišljar kiuj venis speciale por pridiskuti la temon. La estraro aprobis la ideon starigi komisionon pri "adoleskula agado", sub la gvido de Adenjo. Kontribuantoj En la retejo tejo.org baldaŭ aperos sekcio, en kiu troveblos informoj pri konkretaj projektoj kiuj serĉas kunlaborantojn. Ĉi tiel ni intencas plifaciligi al aktivemuloj la eblecojn kontribui al la agado de TEJO. Cetere Krome okazis sesioj pri strategiaj planoj de KER; la retejo tejo.org,
|
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|