LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
KIEN VI IRAS?
Dum krizoj kaj periodoj ekonomie severaj, junuloj bezonas ne afablajn vortojn sed fortan investadon. Junuloj devas esti politika kaj financa prioritato por Eŭropo. Ĉu vi nin subtenos? Lanĉas publikan kampanjon la Forumo Junulara Eŭropa kaj ni bezonas vian subtenon! Ni bezonas vin por dissendi la mesaĝon de loka al tut-Eŭropa niveloj. Ni deziras, ke vi skribigu sur la retpaĝaro pri ilia subteno tiom da homoj kiom eble, por sendependa programo pri Junula Agado kaj investado en junularo trans la venonta buĝeto de la EU. Ni devas celi ŝtatestrojn, la ministrojn pri junularo kaj lernado, kaj la Eŭropan Parlamenton, por ke ili investu en junuloj ĝenerale. Bonvolu ligi ĝin al viaj retpaĝaroj, bultenoj, Facebook-paĝoj, kaj plusendi ĝin al viaj amikoj, al membroj de la Eŭropa Parlamento, kaj al rilataj koncernatoj en via lando -- sendu ĝin al via ŝtatestro kaj igu tiun subskribi ĝin!
|
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|