TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO-Tutmonde!

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj.

TEJO-Tutmonde nun

Iam oficiala gazeto de la organizo, TT nun konsistiĝas el 3 malsamaj eroj:

  • Kvar-paĝa rubriko ene de la revuo Kontakto (6 foje jare)
  • Unu-paĝa rubriko ene de revuo Esperanto (ĉiumonate, krom en aŭgusto)
  • Blogo ĉe tejo.org (regule ĝisdatigata)

Kiujn taskojn havas la redaktoro?

La redaktoro respondecas pri la regula aperigo de artikoloj en la supre menciitaj informiloj.

Li/ŝi ne devos labori sola, sed kunlabore kun konstantaj kontribuantoj kaj kun la aktivuloj de TEJO (estraro, komitato, komisiitoj, volontuloj, provlegantoj, ktp). Tamen, li/ŝi mem devos instigi la sendadon de kontribuoj, kolekti kaj redakti ilin. Laŭokaze li/ŝi mem povos krei enhavon, ekz. intervjuante homojn aŭ verkante raportojn pri okazaĵoj.

Do, kia devus esti bona redaktoro?

Li/ŝi plejeble:

  • konu la junularan movadon
  • havu bonan konon de la Esperanta lingvo
  • estu komunikema, kapabla motivigi homojn al kunlaboro kaj rilati bone kun la kontribuantoj
  • estu iniciatema en la serĉado de novaĵoj, memstare kontaktu LSojn kaj aktivulojn
  • estu akurata pri limdatoj

Post lastatempa interna pritakso, estas nun ellaborataj gvidlinioj kiuj espereble helpos ĉiam plibonigi la kvaliton de TEJO-Tutmonde.


La posteno de redaktoro estas volontula, tamen oni ricevas etan jaran honorarion.
Kandidatoj sendu motiviĝ-leteron kaj vivresumon al informado@tejo.org kaj oficejo@tejo.org , ĝis la 15a de januaro 2012. Se vi bezonas klarigojn bv. peti al la samaj retadresoj.