Karaj individuaj membroj de TEJO! Ni ĝojas anonci al Vi, ke Vi havas la oportunon voĉdoni pri Komitatanoj B por la oficperiodo 2012-2014.
Laŭ
artikolo 3.3 de la Regularo kaj laŭ
Reglamento pri elekto de Komitatanoj B, la individuaj membroj elektas Komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de TEJO. Oni elektos 4 Komitatanojn B por la periodo 2012-2014.
Kandidatiĝis 7 homoj:
- Sébastien Denux
- Paweł Fischer-Kotowski
- Ronald Baby González
- Magnus Henoch
- Zsófia Pataki
- Wang Shanshan
- Przemysław Wierzbowski
Ĉiuj kandidatiĝoj estas troveblaj
ĉi tie. En la pakaĵo Vi trovos detalajn informojn pri la kandidatoj kaj ankaŭ rekomendajn leterojn de iliaj subtenantoj. Krome sekvu ankaŭ
TEJO-Tutmonde por pliaj detaloj.
Atentu! Partopreni la balotojn rajtas
nur individuaj membroj de TEJO. Se Vi ankoraŭ ne (re)membriĝis por la jaro 2012, Vi povas tuj ekscii kiel fari tion en la paĝo pri
membriĝo. Voĉdoni eblas pere de papera balotilo sendata poŝte al ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Detalaj informoj kiel voĉdoni troviĝas en la
letero sendita al la membroj. Plej grave: la balotilo devas atingi la Centran Oficejon plej laste la
30-an de aprilo 2012 por esti valida, do (re)membriĝu tuj, se Vi volas partopreni la elektojn!
La plejmulto de la dosieroj
La plejmulto de la dosieroj pakitaj en la zip-dosiero enhavas ne-askiajn simbolojn en siaj dosiernomoj. Tio kaŭzas nenecesajn problemojn: Ekzemple en mia Ubuntu-sistemo, la normala programo por malpaki zip-dosierojn ne kapablis malpaki la dosierojn kun ne-askiaj dosiernomoj. Mi nur sukcesis malpaki ilin per uzo de "unzip"-ordono en la terminalo, sed tion verŝajne ne sukcesos fari nekodemuloj (kaj ja ekzistas pli kaj pli da Linuks-uzantoj kiuj ne estas kodemuloj). Pri problemoj en aliaj sistemoj mi ne scias, sed povas imagi ke ankaŭ tie estiĝas iaj problemoj. Plej bone estus, se la zip-dosiero estus refarita sen ne-askiaj dosiernomoj, por ŝpari al la homoj nenecesajn problemojn.
Dankon pro la atentigo! Ĉe
Dankon pro la atentigo! Ĉe vindozaj komputiloj dosieroj malfermiĝis senprobleme. Jam la pakaĵo estas ŝanĝita, do ĉe ĉiuj devus funkcii bone.