You are here

Trejnkurso "Kompetentoj por ĉiuj", Italio 17a-23a septembro (limdato por aliĝo 22a de junio)

SALTO-YOUTHSALTO-YOUTH proponas trejnkurson pri neformala edukado.
La trejnado celas plibonigi la scion de la partoprenantoj pri la proceso kaj la rezultoj de ne-formala lernado, pri kiel taksi kompetentojn de junuloj, kaj pri uzo de la rekonaj iloj en inkluziviga junulara laboro.

17-23 septembro 2012 - Italio

Por partoprenantoj el: landoj kiuj partoprenas la programon "Youth in Action"

Rekomendita por: trejnistoj, junulargvidantoj;

Laborlingvo: angla;

Organizantoj: SALTO Training and Cooperation RC, kunlabore kun SALTO Inclusion and Naciaj Agentejoj de Italio, Pollando, Flandrio (SALTO)

Limdato por aliĝi: 22a de junio

Tiu-ĉi projekto estas subvencita de la programo Junularo en Agado (EU)"Junularo en Agado". Estante elektita por la kurso, ĉiuj kostoj (loĝado, vojaĝoj, aktivecoj, ktp) rilataj al la partopreno estos kovritaj - krom partoprenkotizo kiu varias lau la naciaj reguloj. Kontaktu la Nacian Agentejon de Youth in Action en via lando.

Por informoj kaj aliĝoj vizitu tiun-ĉi retpaĝon.