La 9an de julio kadre de la Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj 356 personoj ekzameniĝis en 17 diversaj landoj. Ĉu vi partoprenis kaj ekhavis emon fari ankaŭ la parolan parton? Ĉu vi maltrafis la okazon?
Partoprenu en la sekvaj okazoj: la 27an de julio dum SES, en Nitra, Slovakio, la 3an de aŭgusto dum UK en Hanojo, Vjetnamio, inter la 18a kaj 25a de aŭgusto dum la Itala Kongreso en Mazaradelvalo, Italio aŭ inter la 7a kaj 9a de decembro dum speciala ekzamena semajnfino en Moskvo, Rusio. Por pli da informoj vizitu edukado.net/ekzamenoj/ker.
Ne forgesu, ke kaze de sukcesa skriba aŭ parola ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas al siaj membroj 7,5 eŭrojn, kaze de kompleksa ekzameno je nivelo C1, 15 eŭrojn. Se vi deziras ricevi la TEJO-rabaton, skribu mesaĝon al Petra Smidéliusz ĉe petra@tejo.org, antaŭ la ekzameno.