You are here

7a Foiro pri Edukaj Iloj, 19-23 novembro 2012, Pollando

SALTO-YOUTH Reprezentu vian landan asocion kaj/aŭ TEJOn en la 7a Foiro pri Edukaj Iloj de SALTO-Youth! Kiam? De la 19a ĝis la 23a de novembro 2012 Kie? En Pollando, apud Varsovio Kiu? 120 partoprenantoj, laboristoj aŭ volontuloj en junularaj organizoj + diversaj spertuloj en la kapo de neformala edukado Kio? Ĉiutage estos diversaj sesioj kun laborgrupoj, prelegoj, k.s. por interŝanĝi spertojn kaj ideoj pri edukaj iloj en junulara laboro. La sesioj estas gvidataj de spertuloj aŭ de la partoprenantoj mem. Temas pri interesa kaj utila evento, kun multe da eblo videbligi Esperanton kaj krei novajn kontaktojn. Ni serĉas homojn kiuj: - pretas gvidi sesion dum la evento (kun nia subteno en ĝia planado kaj preparigo) kaj/aŭ - interesiĝas pri edukaj iloj, volas spertiĝi pri tio kaj post la evento pretas kunpartigi kun ni sian sperton Kiel aliĝi? Se vi interesiĝas skribu al manuela.ronco [cxe] tejo.org, ĝis la 31a de aŭgusto, dirante kial vi ŝatus partopreni kaj kiel vi pretas kontribui. Tuj poste ni kontaktos vin dirante ĉu TEJO subtenos vian partoprenon, kaj vi povos sendi oficialan kandidatiĝon ĝis la 10a de septembro. Legu la oficialan alvokon al la evento kaj la raporton de Manuela Ronco pri sia partopreno en la pasintjara foiro.