La limdato por aligxo kiel gastiganto en "Pasporta Servo" alproksimigxas

Saluton al cxiuj !

Permesu ke mi indikas vin, ke la limdato por gastigantoj kiuj volas aperi en la adreslibro 2007 de "Pasporta Servo" estas la 1.11.2006. Do ne plu longa tempo, pro tio mi petas cxiujn, kiuj en la nuna jaro 2006 jam estas gastigantoj kaj jam ricevis au ankorau ricevos (rete au papere) la demandon de Derk Ederveen, cxu vi ankau en la jaro 2007 volas esti gastiganto, ke vi cxiukaze respondu la demandon. Ankau se vi ne plu volas esti gastiganto en 2007 !! Vi sxparos al la meritplena administranto Derk Ederveen, tempon kaj monon per tio (eble ankau al la landaj organizantoj!!)

Samideanojn (precipe novulojn) kiuj minimume jam pli malpli regas Esperanton kaj havus la eblecon akcepti internaciajn gastojn el Esperantujo, mi tre rekomendas: Igxu gastiganto en "Pasporta Servo" ! Se vi aligxos al "Pasporta Servo" kiel gastiganto, cxiuj profitas! Vi profitas dufoje: vi ne nur povos akcepti interesajn Esperanto-gastojn en via hejmo, laŭ viaj propraj kondicxoj, sed vi ankau senpage ricevos la adreslibron, kaj do ankau povos senpage uzi la servon! "Pasporta Servo" ankau profitas, cxar pli granda adreslibro signifas pli bona servo!

Mi volas finfine ankorau aldoni mian personan sperton. Mi igxis 1991 gastiganto en "PS", kvankam mi fakte ne vere regis Esperanton. Mi estis jam longe eterna komencanto. La interkomprenigxo kun miaj gastoj okazis per miaj vortlibroj !!! Sed dank al miaj gastoj mi lernis flue paroli !! Do vi vidas, ke la akcepto de internaciaj samideanoj estas la plej bona lernoprogramo !

Gxeneralajn informojn pri "Pasporta Servo" (kondicxoj, reguloj, ktp) vi trovos en la reto sub: http://www.tejo.org/ps/ps_lingv/ps_eo.htm

Se vi volas aligxili kiel gastiganto en "PS" iru al: http://www.tejo.org/ps/aligxilo.htm

Mi tre esperas, ke la nombro de la gastigantoj en "PS" 2007 kreskos kaj tre petas cxiujn, bonvolu helpi ke ni atingos cxi tiun celon.

Kore kaj amikece

Bernhard Maurer
Landa organizanto de "PS" por Germanio
http://www.fen-net.de/~ea1448