LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
AsiakirjojaRaportit (toimintakertomukset ym.) ja komitean ja hallituksen kokouksien pöytäkirjat kertovat toiminnastamme vuoden aikana. Seuraavilta sivuilta voit lukea TEJO:n säännöstön ja TEJO:n säännökset, jotka syvemmällä tasolla säätelevät toimintaamme. Säännöstö on kuin TEJO:n ?: niissä määritellään järjestön perusta. Säännöstöön on kirjoitettu TEJO:n päämäärät, sen rakenne (jäsenet, kansalliset ja harrastejärjestöt, komisio, hallitus), säännöt raha-asioista ja IJK:sta, TEJO:n kongressista. Lisäksi säännöt määrittelevät TEJO:n ja UEA:n väliset suhteet. TEJO tosiaan on (melko itsenäinen) osa UEA:ta. Se TEJO volas ke io ŝanĝiĝu en la Regularo, pri tio unue decidu la komitato de TEJO. Poste, necesas ke la komitato de UEA aprobu la ŝanĝon. Kial? Ĉar la Regularo pri TEJO fakte estas unu el la multaj regularoj de UEA, kaj pri ili respondecas la komitato de UEA. Tamen, ne ofte okazas ke TEJO volas ion ŝanĝi en la Regularo: la lasta ŝanĝo okazis en 1989, kiam ni ŝanĝis la aĝlimon por membreco en TEJO al 30. Estas multaj aferoj kiujn la Regularo ne difinas. Pro tio ekzistas diversaj Reglamentoj, pri kiuj sole respondecas la komitato de TEJO. Unuavice estas la Komitata reglamento. Ĝi difinas kio estas la rolo de la komitato, kaj kiel funkcias la komitato. En ĝi vi ankaŭ povas legi pri kiel funkcias la komitatkunvenoj kaj la voĉdonoj. Du reglamentoj temas pri elektoj. La unua estas la reglamento pri elekto de komitatanoj B. Ili estas elektitaj per poŝta voĉdono fare de la individuaj membroj de TEJO. La reglamento difinas kiel la kandidatoj estu prezentitaj al la membroj, kaj kiel funkciu la voĉdonado. La reglamento pri elekto de estraranoj priskribas ĉefe kiel oni ŝatus trovi taŭgajn kandidatojn por la estraro. Por tio, la komitato kreis elektan komisionon, kun la celo ke ĝi dum la jaro serĉu kaj trejnu kandidatojn. Tiel, kiam okazas la elektoj de nova estraro, la komitato disponus pri kapablaj kaj envolvitaj kandidatoj el kiuj elekti. Tamen estas la komitato kiu finfine faras la decidon! La komitato estas ja la plej alta organo de TEJO, dum la elekta komisiono nur faras rekomendon. La rolon kaj funkciadon de la estraro difinas la reglamento pri la estraro. La estraro, kiu cetere estas parto de la komitato, zorgas pri la ĉiutaga funkciado de la organizo. Tiu ĉi reglamento priskribas la ĉefajn fakojn de la estraranoj, kion fari kaze de demisio, kaj kiel kunvenas kaj voĉdonas la estraro. Finfine estas (mallonga) reglamento pri honoraj membroj kaj honoraj prezidantoj. Ĝi difinas kiel fari proponon pri elekto de honora membro aŭ honora prezidanto, kaj kiel tiu propono poste povas realiĝi. En tiu ĉi paĝo vi trovos ĉiujn ĉapitrojn de la Regularo kaj ĉiujn reglamentojn de TEJO. Uzu la menuon maldekstre supre por elekti la diversajn partojn. Ankaŭ eblas elekti vidi la tutan Regularon aŭ ĉiujn reglamentojn en unusola paĝo. Krome estas ligo kaze ke vi volas printi la paĝojn sen la menuoj - alternative vi povas preni la pdf versiojn ĉi sube. |
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|