Donaci Filmilon al TEJO

Venis bonkora propono de Emilio Cid por kontribui al la agado de TEJO kaj doni taskon al la premiintoj de la fonduso "Partoprenu IJK-n". TEJO ŝatus dankegi Emilio-n pro la instigo! Jen la propono:

"Mi promesas donaci 10 Eŭrojn por ke TEJO aĉetu filmilon por filmi IJK-n, sed nur se 25 aliaj personoj promesas fari same."
www.eo.pledgebank.com/filmilo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo helpos al 5 junuloj partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La gajnontoj pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK.

Do filmi la IJK-n estus interesa kaj utila tasko. Per 250 Eŭroj TEJO povos aĉeti mini-DV filmilon, vidbendojn, statilon kaj kroman mikrofonon por ke unu el la gajnontoj iĝos la filmisto de la Kongreso.
Prezoj en Francio:
www.ciao.fr/JVC_GR_D320E__952497
kaj en Germanio:
www.amazon.de/gp/product/B000EN3WLC/sr=1-1/qid=1174407832/ref=olp_product_details/302-5212372-8108002?ie=UTF8&qid=1174407832&sr=1-1&seller=.

La videojn (kaj fotojn) ĉiuj povos spekti per farbskatol, youtube aŭ per DVD.