LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Renkontiĝo en UpsaloEstas organizata de Oleg Izyumenko kaj Tomio Nilsson E-junulara renkontiĝo en Upsalo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo. Sabate kaj dimanĉe (la 14-an kaj la 15an) tie okazos jarkonferenco de la Verdaj Studentoj (studenta organizo de la sveda Verda Partio), kaj al ĝi venos pluraj junaj esperantistoj-verduloj. Tial la organizantoj decidis profiti la okazon kaj fari paralelan E-renkontiĝon! Interesuloj renkontiĝas vendrede, la 13-an de aprilo, ĉ. la 18a horo en la placeto antaŭ la ĉefa stacidomo de Upsalo. Noktumi eblos senpage ĉe la lokaj esperantistoj en Upsalo (la organizantoj nur devas scii kiom da homoj emos veni, por anticipe arangxi ĉion). Tial bv. anonci vian partoprenon kiel eble baldaŭ, por ke la organizantoj kalkulu kiom da dormo-lokoj necesas provizi al la partoprenatoj en Upsalo. Pliaj informoj ĉe Oleg (Oleg326756 FORIGU (0) gmail.com).
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|