ijk-a blogo: denove bangkok

dewkiel rapide tempo forflugas (kaj rezulte al tio, ankaŭ mi). sed kiel la antaŭaj, mia lasta tago en hà nội ankaŭ bonegis. matene hai ly kaj mi urbumis iomete - ni vizitis la unuan universitaton de hà nội, la templon de literaturo, fondita en 1076. poste ni boneeeeeeege manĝis diversajn specialaĵojn de norda vjetnamio. mi poste tiom satis ke mi eĉ ne povis manĝi fruktojn dum la lasta lkk-kunsido. tie atendis min surprizon - la prezidanto de vuao (vjetnama unio de amikecaj organizoj), vu xuan hong, kiu ankaŭ estas deputato por la nacia asembleo de vjetnamio venis por konatiĝi kaj interparoli kun mi. estis bona ebleco por mi praktiki mian rusan - li estis la persona tradukisto por brezhnev kaj gorbachiov. pli grave por ni, li asertis la plenan apogon de si kaj vuao por la ijk kaj ke li ĝis la ijk lernos (iomete) da esperanto. bedaŭrinde post lia vizito preskaŭ jam estis tempo eki flughavenen. :-(

mi volas dankegi al hai ly kaj la tuta lkk pro bonega semajno kaj pro bonega ĝis-nuna ijk-a preparlaboro. ĉiuj landoj havas diversajn manierojn organizi renkontiĝojn kaj diversajn instancojn por kontakti - kaj tio ne tiom bone videblas por eksterlandanoj. mi devas konfesi, ke mi nun estas ege imponita pri kio la lkk sukcesis fari - aparte rilate al la ŝtataj instancoj, kiuj vidas esperanton kiel grava lingvo por ne nur antaŭenigi pacon kaj interkompreniĝon sed ankaŭ por disvastigi informojn pri vjetnamio en la mondo. pro tio ili tiom forte subtenas la ijk-n. aldone mi devas konfesi, ke la disvastigo de landaj faktoj gravegas - same kiel kun bosnio pasintjare, vjetnamio plej parte estas konata pro la milito(j) tie. sed krom tio la averaĝaj homoj ne multe scias. pro tio mi ŝatas la ijk-ojn (kaj ankaŭ aliajn junularajn renkontiĝojn), ĉar ili (kutime) malfermas novan landon kaj historion por mi.

lastaj konsiloj antaŭ mi kuras al mia kopenhaga flugo - se vi ne tro aprezas daŭran tormentadon de nur pecoj de famaj klasikaĵoj (ne la tutajn verkojn), tiam kunportu orŝtopilojn se vi traflugas bangkok-on. aldone, ne forgesu ŝanĝi viajn restantajn vjetnamajn dongojn antaŭ vi trairas la sekureckontrolon en la flughaveno de hà nội. poste estas multege da vendejoj, sed ne unu ŝanĝejo (tamen eblas pagi en dongoj se vi preferas aĉeti memoraĵojn ;-))

ijk-aj blogoj:
denove bangkok
ĉom ĉom, rambutan, orangutan kaj barbuloj
pri diplomoj kaj testudoj
danceja "traumfabrik"-o
kafo kaj te'... ;-)
alvenis!
survoje al hà nội

fotoj: picasaweb.google.com/wickstroem/HNIKajIjk