LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Novaĵoj de Radio Aktiva
1 - Jam elŝuteblas la 2ª podkasto de Radio Aktiva (radioaktiva.esperanto.org.uy)Kaj ĝi estas longega! 1 horo kaj duono por ke vi povos ĝui niajn programerojn. En la rememoriga parto, vi aŭskultos la prezentadon de la projekto de Enrike Ellemberg pri la libro "Ĉirkaŭ la mondo per Esperanto", kaj la prezenton kiun ni faris de TEVA je la komenco de oktobro 2006. En la aktuala parto, vi aŭskultos la unuan parton de la prelegon de Francisco Wechsler titolita "Trompoj per Interreto", okaze de la 42a Brazila Kongreso de Esperanto. En la 3ª podkasto vi aŭskultos la lastan parton. Plenumante nian promeson, en ĉi podkasto vi aŭdos la tutan unuan numeron de La Roko (preskaŭ duonhora programero), kaj atentu ankaŭ pri la programero "Kuriozaĵoj", ĉar ĝi alportos surprizoj post la 10ª podkasto... Aŭskultu ĉiujn kuriozaĵojn! 2 - Interrompaĵoj dum la elsendadoEn Urugvajo kreskas la kvanto da homoj interesitaj havi aliro al Interreto per rapida konekto; tiom, ke la ŝtata entrepreno kiu havas la plej grandan parton de la merkato havas problemojn por doni la servon al ĉiuj. Sed ne nur la atendantoj suferas pro tiu problemo, ankaŭ la nunaj uzantoj trovas ke ilia konektado al Interreto interrompiĝas ofte. Tio okazas ankaŭ al ni, kaj pro tio dum la lastaj semajnoj, nia elsendo ofte interrompiĝas, kelkfoje dum sekundoj, sed kelkfoje dum minutoj aŭ eĉ horoj. Ni pardonpetas la aŭskultantoj pro la ĝeno, sed bedaŭrinde nenio fareblas niaflanke... nur atendi ke la entrepreno pligrandigos ĝian konektado al Interreto por pli bone doni la servon al ĝiaj klientoj (inter ili, al ni). Dume, si vi ne sukcesas konekti vin kun nia radio aŭ la programo surprize interrompiĝas, bv atendi kelkajn minutojn kaj provi denove. 3 - Vi ankoraŭ povas lasi voĉmesaĝojn al Radio AktivaRadio Aktiva intencas ĉiam aldoni novajn servojn por la aŭskultantaro, kaj provas plibonigi nian reciprokan interrilaton. Tiucele, Radio Aktiva intencas ke vi estu pli ol nur aŭskultanto, kaj donas al vi la eblecon aŭdigi vian voĉon. Por tio, ni kreis uzantonomon en Skajpo (Skype) per kiu ni povas interkomunikiĝi, sed ne nur. Dum multaj horoj dum ĉiu tago, nia nomo aperos en Skajpo, sed kun la averto ke ni ne ĉeestas aŭ estas for. Dum tiuj tempoj, vi povas voki nin, kaj aŭtomate voĉo diros al vi ke vi povas lasi voĉmesaĝon. Poste ni aŭskultos la voĉmesaĝojn kaj respondos ilin dum la sekvontaj elsendoj aŭ rekte disaŭdigos la voĉmesaĝojn. Vi povas simple sendi salutojn, aŭ diskonigi eventon, aŭ la agadon de via asocio, aŭ kion ajn vi volas diri. Kiel ĉiam, eblas komunikiĝi kun ni per retpoŝto, ĉu per teksto, ĉu per alkroĉita sondosiero. 4 - Alproksimiĝas la unua jaro da vivo de nia radioLa 21an de septembro de 2006 oficiale komencis elsendi Radio Aktiva, do ni jam alrpoksimiĝas al nia unua jaro da ekzistado. En la informero de septembro ni kalkulos pri niaj atingoj kaj ne-atingoj. Nun, ni nur volas rememorigi vin ke nur pro via aŭskultado kaj partoprenado ni ekzistas. Tial ĉiam estas bonvenaj viaj mesaĝoj, kiuj kuraĝigas nin daŭrigi antaŭen. Scii kion vi ŝatas kaj kion ne estas grava afero por ni. Ankaŭ koni vian nomon kaj el kie vi aŭskultas nin kaj ĉu vi aŭskultas nin rekte aŭ per podkasto estas interese por ni. Sed ĉefe, por ni gravas ke vi profitu la radion, ke vi uzu ĝin, ĉar la ĉefa celo estas ke Radio Aktiva estu via, ke ĝi iĝu vera ponto de Esperantujo. Retejo: radioaktiva.esperanto.org.uy (aŭskultado, elŝutado de podkastoj, novaĵoj)
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
Monda Kalendaro
|