LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Laŭ la klaĉ'! N-ro 01 (Aŭgusto 2007)LAŬ LA KLAĈ'! N-ro 01 (AŬGUSTO 2007) Oficiala retkuriero de Brazila Esperantista Junulara Organizo Aperas laŭbezone 1. FOTOJ DE LA PASINTA 42A BKEKiel kutime post ĉiuj kongresoj, ĉiuj - ĉefe tiuj kiuj ne povis partopreni - scivolas kaj senpacience atendas la sendadon de fotoj de la evento al TTTejoj. LAŬ LA KLAC' ĉi tie listigas la ĝis nun aperintajn fotarojn, laŭ fotintoj:
Krome, spektindas amuza kaj iom sekreta video farita de fama anonimulo, pri la troaj aperoj de iu S-ro Nej dum la Arta Vespero: amplifikado.blogspot.com. 2. PRETIGO DE LA VENONTA BKEPor eviti la fiaskon de l' ĵus okazinta nacia kongreso, la gejunuloj en la LKK de de 43a BKE jam antaŭvidas la aranĝojn de la evento. Laŭ Golbery Capistrano, oni planas fari el ĉi tiu kongreso internaci-kvalitan eventon, en kiu la junularo havos specialajn spacojn por siaj aktivaĵoj. Li pretigis mapon de la kongresejo, kiu situos en Universitato Federacia de Cearao (bejo.esperanto.org.br/vikio/bejk-2008). Damiana Britto informas, ke tiu universitato havas tre bonan strukturon por la evento: troviĝas en kvartalo proksima al la urbocentro kaj al kulturejoj, kun apudaj bushaltejoj por ke oni facile moviĝu tra la urbo. Baldaŭ alvenos pliaj novaĵoj. 3. RAPORTO DE LA ESTRAROFelipe Queiroz, prezidanto de BEJO, jam verkis sian raporton pri la aktivaĵoj de la organizo dum la unua duono de ŝia unua estrarperiodo. En la teksto, li klarigas pri la malapero provizora de nia oficiala bulteno MOMENTON, pri la spezoj (ĝis nun nulaj), pri la eventoj okazintaj kaj okazontaj kun partopreno de BEJOanoj, kaj pri aliaj samgravaj aferoj. Ĝi legeblas portugallingve en: bejo.esperanto.org.br/vikio/raporto2006. LAŬ LA KLAĈ'! estas la nova maniero de BEJO kontakti siajn anojn. Ĝin redaktas kaj aranĝas skipo kies konsisto estas: Rafael Lins, Ricardo Almeida, Bruno Longo kaj, per afabla revizio, James Piton. Kontribuu per kritikoj, informoj, anoncoj kaj, evidente, klaĉoj:
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
Monda Kalendaro
|