800 farendaj

Kvankam daŭre alvenas novaj mesaĝoj, dum la pasintaj tagoj mi sukcesis malaltigi la nombron al malpli ol 800 (inkluzive de plurdekoj da paperaj traktendaĵoj).

La plano nun estas jene:

  • Unue trakti la ĉ. 500 restantajn konfirmojn. Post tio mi povos pretigi liston de nekonfirmitoj, por ke oni provu ankoraŭ kontakti ilin dum la sekvaj tagoj.
  • Poste trakti la ĉ. 150 aliĝojn. Post tio mi povos pretigi provlegan ekzempleron por la Landaj Organizantoj.
  • Ankoraŭ trafosi la ĉ. 150 erarmesaĝojn kiuj revenis. Tiuj estas plejofte gastigantoj kiuj ŝanĝis retadreson sen informi nin. Eble funkcios ankoraŭ alternativa adreso, aŭ mi povos kontakti ilin per samurbano.
  • Fine mi povos eklabori pri la mapoj kaj cetera finkompilado.

Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.