Survoje al eldono 2008: mankas 511 konfirmoj

Dum la pasintaj tagoj la nombro da mesaĝoj kreskis al 550: alvenis konfirmoj, kaj multegaj erarmesaĝoj pro la konfirmomemorigoj kiujn mi dissendis.

Tamen, intertempe mi traktis ĉiujn paperajn traktendaĵojn, kaj la 150 aliĝojn kiuj alvenis ĝis la 24a de novembro. Montriĝis ke pluraj dekoj uzis aliĝilon anstataŭ konfirmilon, tre malpraktike. La stato nun estas jena:

  • 903 gastigantoj (70%) certe aperos en eldono 2008. Jen la listo.
  • 511 gastigantoj (40%!) ne jam konfirmis. Jen la listo. Se en ĝi aperas konato aŭ samurbano, rapide informu lin aŭ ŝin, prefere telefone, ĉar mi mem jam dufoje provis rete. Eblas ankoraŭ konfirmi ĝis la komenco de decembro, do gravas rapide konfirmi.

Farenda de mi:

  • Trakti la ĉ. 150 konfirmojn, 75 mesaĝojn kaj kelkdeko da aliĝoj kiuj alvenis dum la lastaj 5 tagoj. Post tio mi finfine povos pretigi provlegan ekzempleron por la Landaj Organizantoj.
  • Ankoraŭ trafosi la pli ol 300 erarmesaĝojn kiuj revenis. Tiuj estas plejofte gastigantoj kiuj ŝanĝis retadreson sen informi nin. Eble funkcios ankoraŭ alternativa adreso, aŭ mi povos kontakti ilin per samurbano.
  • Fine mi povos eklabori pri la mapoj kaj cetera finkompilado.

Mi regule aktualigos la staton de la laboro ĉi tie.