La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo, 6a ĝis 10a de Aŭgusto, Seulo, Koreio

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos ĉisomere interesan
aranĝon, en kiu vi povos praktiki mediton, ĉeesti Esperanto-lecionojn kaj fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj de Seulo. La aranĝo 'La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo' estas daŭrigo de la tiel nomita Internacia Meditado de Ŭonbulismo, kiun la Internacia Fako de Ŭonbulismo organizis en Esperanto la lastajn du jarojn.

1. Kiam : 2008. aŭg. 6 (vend.) ~ 10 (dim.)
2. Kie : Bongdo Junulara Domo en Seulo, Koreio
3. Enhavo : Meditado, Esperanto-lecionoj, Ekskurso, Amuzaj ludoj
4. Kotizo : 40 eŭroj (por programo, manĝado, loĝado kaj ekskursoj)
5. Nombro : 20 el ekster Koreio kaj 20 el Koreio
6. Aliĝo-limdato : 2008. junio. 30
7. Kontakto kaj aliĝo :
Tiuj, kiuj havas intereson pri tiu ĉi evento, bv. turni vin al jena
retadreso. (S-ino LEE Chung-won / dianto ĉe paran.com)