LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Volontuloj serĉata por bazejo en Ĉuvaŝa Respubliko (Ĉeboksari, RUSIO), la 6a ĝis 9a AŭgustoJunulara organizo, amika al esperanto-asocio de ĉuvaŝa Respubliko (Ĉeboksari, RUSIO) serĉas volontulojn pretajn pasigi someron en la periodo inter la 6a kaj 9a aŭgusto en junulara bazejo, praktikIGante siajn naciajn lingvojn (prefere la anglan, la francan, la germanan) kun la rusaj infanoj inter 10 kaj 16 jaroj. (ĉirkaŭ 30-40 infanoj samtempe por unu dusemajna periodo). Tamen volontuloj el aliaj landoj kiuj scias paroli unu el la supreindikitaj lingvoj estas ankaŭ bonvenaj. Kaj ne nur esperantistoj! Oni serĉas ĉirkaŭ 10 volontulojn (5 ruslingvajn kaj 5 alilandajn). En la bazejo (ĝi troviĝas je 20 km de Ĉeboksari ĉe la bordo de Volga) okazos lingva komunikado, instruado de lingvoj (instruado de Esperanto estas bonvena!), diversa trejnado, aktivumado ks. Por esperantistoj eblas organizi aldonan programon kun ĉeesto de lokaj esperantistoj. La kostojn de restado pagos la akceptanta organizo, la vojaĝkostojn devas pagi volontuloj proprakoste. Pri la detaloj bv. kontakti min (esperante, sed ankaux angle, france, itale ks): Amike,
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
Monda Kalendaro
|