LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
TEJO-Komitato kunvenis en la IJKMultnombre kaj laboreme...Dum la 64a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Szombathely (Hungario) la komitato de TEJO kunvenis al sia jarĉefkunveno. Dum la kvar sesioj 26 anoj de la komitato kaj pluraj ĉeestantaj vizitantoj vigle diskutis la raportojn de la estraro kaj aprobis ĝian laboron. Nova landa sekcio, nova homfortoJam komence de la kunveno la komitato ĝoje bonvenigis novan landan sekcion de TEJO: La Junulara Esperantista Burundia Organizo (JEBUO) estis akceptita kiel 45a landa sekcio. Cetere al la komitato estis alelektita nova komitatano C, Heming W. Thorbjørnsen el Norvegio. Pasporta Servo reformota!Unu el la plej konataj kaj popularaj servoj de TEJO estas la gastiganta reto Pasporta Servo kiu jam de pli ol 20 jaroj faciligas vojaĝojn kaj renkontojn en la Esperanto-mondo. La komitato decidis debaze renovigi tiun servon kiu ĝis nun konsistis ĉefe el la papera adreslibreto. Estontece dinamika interreta datumbazo plifaciligos la servon. Jam la 2009a eldono aperos en freŝaj vestaĵoj kun nova vizaĝo. Malgraŭ la plivalorigo de la interretaj servoj papera eldono daŭre disponeblos. Pli aĝa, pli granda...La 2009an IJKn partoprenis pli ol 350 homoj, kaj TEJO bonvenigas 120 novajn individuajn membrojn. Ĉiuj komune festis dum la IJK la 70jaran jubileon de la fondigo de TEJO en 1938.
|
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|