LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano. Kun granda plezuro, mi informas vin pri Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ, okazonta ekde la 21-a ĝis la 23-a de aŭgusto 2009. Ni organizas ĝin supozante kvardekojn da ĉeestantoj aŭ pli. Ĉi-jare ĝi okazos kunlabore kun la Esperanto-rondo de univ. Yonsei (Wonju-kampuso), kio montras plifirmiĝantajn rilatojn inter KEJ kaj universitataj E-rondoj. Des pli ĝoje, la partoprenkotizo relative malmulte kostas, danke al koreaj patronoj kaj aŭspicio de univ. Yonsei.
Plej amike, Song Ho-young
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|