LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
Nova volontulo: Alexandre BaudryLa 3an de Septembro, la Estraro de TEJO elektis novan volontulon. Temas pri Alexandre Baudry el Francujo. Li eklaboros en la Centra Oficejo la 14an de Septembro. Paulina,
|
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|
Gratulon al Alexandre! Kaj
Gratulon al Alexandre! Kaj oni ne forgesu mencii, ke li laste vivis en Belgio kaj laboris tie ĉe la franclingva "fratina" universitato de tiu iam mia (la du Katolikaj Universitatoj de Loveno). Nun do volontulante en Nederlando, certe li iom kaptos ankaŭ de tiu lingvo, kaj sekve pro tio fariĝos jam plena belgo ;-)
Gratulon ankaŭ al TEJO pro finfina sukceso de tiu pena serĉado :-) Mi ĵus aldonis la informon en la Vikipedion. Espereble ankaŭ ĉi-foje ne okazos ke la ĝisnuna volontulo Paŭlo petus sian vikipedian artikolon esti forigita, kaj mi ankaŭ ŝatus baldaŭ povi legi iun sinprezenton de Alexandre por povi sur ĝi bazi vikipedian artikolon pri li. Ja fariĝinte TEJO-volontulo, oni aŭtomate iĝas signifa persono en la esperanto-movado :)