You are here

TEJO kaj Kontakto premios novajn membrojn!

TEJO kaj revuo Kontakto eklanĉas abono- kaj membro-kampanjon, kiu disdonos premiojn por novaj membroj. Personoj, kiuj unuafoje aliĝos kiel individua membro de TEJO aŭ aparte abonos la revuon Kontakto komence de 2012 ricevos TEJO- aŭ Kontakto- T-ĉemizon.

Afiŝita en: 

IJK 2012 ne okazos en Japanio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 IJK bedaŭrinde ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni pri organizi la kongreson. Kelkaj ŝanĝoj de la ejo, de la organiza teamo kaj manko de volontuloj helpi kunorganizi estas validaj kialoj pro kiuj ni devis akcepti la rezignon.

Amikoj el Japanio petas sinceran pardonon kaj esperas ke tamen venos tempo, kiam ili povos plene sukcese organizi IJKn.

TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO-Tutmonde!

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj.
Undefined

KIEN VI IRAS?

Dum krizoj kaj periodoj ekonomie severaj, junuloj bezonas ne afablajn vortojn sed fortan investadon. Junuloj devas esti politika kaj financa prioritato por Eŭropo. Ni petos de la Eŭropa Parlamento kaj de la ŝtatmembroj de EU fortan kaj sendependan programon pri "Junulara Agado" por neformala lernado, porjunulara laboro kaj demokratiaj porjunularaj organizoj kaj ambician planon pri junulara dungado. Junuloj kaj ties organizoj meritas almenaŭ tion!

Retrorigarde pri la IJK en Kievo, per okuloj de unuafoja ĉeestanto

La pasinta IJK en Kievo elvokis tujajn reagojn de pluraj spertaj multjaraj partoprenantoj de IJK-j, kiuj analizis la mankojn — kaj la bonajn flankojn — de la ukrainia kongreso. Multajn el ili vi povis legi en Libera Folio. Sed ne malpli interese, laŭ mi, estus aŭskulti la impresojn de tiuj, por kiuj tiu ĉi estis la unua granda internacia aranĝo. Tial mi penis kolekti ties opiniojn kaj prezenti al vi ĉi tie.

Sinprezento de programisto de PS 2.0-retejo

Saluton, karaj! Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasporta Servo.

TEJO serĉas... : aliĝu ankaŭ vi al la Komisiono pri Adoleska Agado!

La Komisiono pri Adoleska Agado de TEJO kreiĝis en 2010 por trafi la bezonojn de aĝkategorio kiu ofte "perdiĝas" el la movado. Sub 18 jaraĝuloj fakte havas malmultajn okazojn por renkontiĝi en Esperantujo: la IIK (Internacia Infana Kongreseto) havas alian celgrupon, dum la junularaj renkontiĝoj ankoraŭ ne tute taŭgas por adoleskuloj. Ankaŭ malgrandas la oferto de alispecaj projektoj kiuj sin adresu specife al ili.

Novjare esperantumu en Brazilo

La venonta NOVA — Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 14-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas Gerais, en Brazilo. Kiel aranĝejo rolos la bieneto Pomaredo, kiu apartenas al s-ro Tobias Ferreira, grava subtenanto de la esperanta movado en tiu urbo kaj ĉirkaŭaĵoj.

Freŝa erao en TEJO komenciĝis en Roterdamo

La inaŭgura kunsido de la Estraro de TEJO estis tre fruktodona: krom definitivigi la labormanierojn de la nova teamo, estis decidita lanĉo de abono-kampanjo por Kontakto, precizigitaj ŝanĝoj en la Regularo kaj diskutitaj politikaj pozicioj de TEJO, farita la lasta paŝo por akiri propran dungiton, kaj akceptita subvenciigo de rabato al junuloj por la KER-ekzameno.

Denove Franca volontulo eklaboris en la Centra Oficejo :p

La 15an de Aǔgusto, la nova volontulo de TEJO, Sébastien Denux, eklaboris en la Centra Oficejo.

27-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto 23-25 de septembro en Poznań, Pollando

Poznanaj esperantistoj el la Societo E-Senco invitas vin pasigi unu el lastajn varmajn semajnfinojn ĉi jare partoprenante Artajn Konfrontojn en Esperanto "ARKONES". La aranĝo okazos jam la 27-an fojon kaj celas allogi esperantistojn el Poznań, Pollando kaj el la tuta mondo.

Por multaj ne necesas klarigi kio estas Arkones. La aranĝo okazis la unuan fojon jam komence de la 80-aj jaroj kaj ekde tiam ĝi okazis preskaŭ ĉiu jare. Komence, apud Poznań, poste en Poznań – ĉefurbo de tn. "terpomlando". Ĉiujare kun partopreno de ĉ. 150-200 esperantistoj.

Afiŝita en: 

Nova projekto kreos tuttempan radion en Esperanto

Ĉu vi aŭdas Esperanton parolatan ĉiutage? Preskaŭ certe ne, eĉ se vi fidele elŝutas kaj aŭskultas ĉiujn podkastojn de podkastaro.org.

Helpu ankaŭ vi al Pasporta Servo!

TEJO renovigas, refreŝigas, senerarigas sian sistemon de Pasporta Servo: kaj rilate la retpaĝon kaj rilate la libron; Volontulaj helpantoj estas serĉataj. Ne temas pri volontula laboro por kiu vi devus forlasi vian laboron aŭ studojn por iom ajn da tempo, sed pri helpo de via propra hejmo!
Afiŝita en: 

Unua kunsido de nova estraro

La nova estraro de TEJO, elektita dum la IJK en Kievo/Kijivo, decidis okazigi sian unuan fizikan kunsidon en Roterdamo, Nederlando, dum la semajnofino de 2-4a de septembro 2011 — pli frue ol la kutimaj aŭtunaj estraraj kunvenoj. Tio havas la celon ĝuste laŭeble baldaŭ trovi la plej efikajn manierojn kaj rimedojn de kunagado kaj eki la estraran laboron de nova ofic-periodo.

Se vi ŝatus ke la estraro pritraktu specifajn temojn dum sia kunsido, sciigu ilin al ni anticipe.

La nova estraro de TEJO

Dum IJK en Kievo/Kijivo la komitato de TEJO elektis novan estraron:

  • Łukasz Żebrowski, prezidanto
  • Paulína Kožuchová, ĝenerala sekretario
  • Alisa Nikitina, kasisto
  • Sergeo Tyırin, informado
  • Nico Huurman, aktivula trejnado
  • Petra Smidéliusz, landa agado
  • Michael Boris Mandirola, eksteraj rilatoj
  • Tina Tišljar, kongresoj

La nova estraro dankas pro la fido de la komitatanoj, kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi.

Paĝoj

Abonu al TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo RSS