You are here

Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook". Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon).

Kristnasko ĉe familio... Pasko en Italio!!! Partoprenu al la Internacia Junulara Festivalo!

Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2011? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2011, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio! Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio, nur 30 km distance de la maro!
Afiŝita en: 

IJK 2012 okazos en Japanio

TEJO ĝojas anonci, ke la 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio. Organizos ĝin Japana Esperanto-Junularo (JEJ). La Okinavaj Insuloj troviĝas en sudokcidenta parto de Japanio, havas mirindan naturon, belegajn historiajn konstruaĵojn kaj speciale bongustan kuirarton. Okinavo proksimas al Tajvano, Ĉinio kaj Vjetnamio, do estas tre facile vojaĝi ankaŭ al la Vjetnama UK en Hanojo. Tio estos jam la dua fojo, kiam IJK gastos en Japanio. La unua junulara kongreso tie okazis en la 1965-a jaro en la urbo Ōcu.

Multaj novaĵoj en la pola sekcio

Signifajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazinta en Bjalistoko. La organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Oni elektis novan emblemon (dekstre), projektitan de Przemek Wierzbowski. Finverkita kaj aprobita estas nova regularo de PEJ. Oni diskutis pri aliĝo al kunfondata de PEJ Pola Konsilio de Junularaj Organizoj, pritraktis evoluigon de loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo okazis urba ludo “Laŭ la spuroj de Esperanto”. Pliajn informojn pri la renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno.

Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj

Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio) interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la ĉeplaĝa sicilia urbo. Por ĝin aktivigi ni serĉas:
Afiŝita en: 

PASPORTA SERVO 2011 bezonas vin...fariĝu Landa Organizanto!

La laboro por prepari la adreslibron "PASPORTA SERVO 2011" ekontas! Oni strebas plejbonigi la kvaliton de tiu ĉi eldono, kiu ekde 1974 estas utila kaj ŝatata ilo por esperantistoj, kiuj vojaĝas tra la mondo. Por ke ĉio iru glate kaj laŭplane, ĉiuj fortoj kaj helpoj estas bezonataj kaj bonvenaj! Ĉu vi pretas kunlabori? Se vi ŝatus esti Landa Organizanto de Pasporta Servo, vidu ĉi tie bazan priskribon de la taskoj, kaj ne hezitu kontakti nin por oferti vian helpon, proponi viajn sugestojn aŭ akiri pli da informoj.
Afiŝita en: 

Hanojo bonvenigas vin por la Komuna Seminario!

Tiuj kiuj volas viziti Vjetnamion, ni elkore invitas vin al KS, kiu okazos inter la 18a kaj la 20a de decembro 2010 en Hanojo, Vjetnamio. Samtempe okazos la jubileon de la miljaraĝa malnova citadelo Thang Long ( kiu nun estas Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio ).
Afiŝita en: 

Aŭtuna kunveno de la Estraro de TEJO, novaj projektoj kaj novaj decidoj

Dum la kunveno de la Estraro en Roterdamo preciziĝis la planoj pri la 2011a papera eldono de Pasporta Servo, ĝia kompilinto Derk Ederveen iĝis honora membro de TEJO kaj oni lanĉis la retejon de Kontakto.

Esperanto

Derk Ederveen, Honora membro de TEJO

TEJO honorigas la multjaran kompilanton de Pasporta Servo Pasporta Servo ne nur estas la plej konata servo de TEJO, sed ankaŭ unu el la plej uzataj vizitkartoj de la Esperanto-movado. Dum 14 jaroj ĝia «patro» estis Derk Ederveen el Nederlando, kiu kompilis, redaktis, porvarbis kaj pluevoluigis ĝin inter 1995 kaj 2008.
Undefined

Kontakto 2010:4 jam elŝuteblas!

La pdf-versio de "Kontakto 2010:4" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo reto.uea.org kaj ensaluti tie, poste elektu la sekcion "Teko"). La ĉef-temo de tiu ĉi numero estas "Katastrofoj", sed krom la temajn kontribuojn vi povos legi ankaŭ etan beletraĵon, rakonton pri la moroj de konganoj kaj interesan artikolon pri la manieroj lerni lingvojn per interreto. La sekva numero de la revuo estos preparita jam de la nova redaktoro Rogener Pavinski (i.a. en la revuo vi povos legi intervjuon kun li). Korajn dankojn pro lia laboro al la eks-redaktoro Paûlo Moĵajev, kaj bonan legadon al ĉiuj!

Fariĝu volontulo en Bjalistoko!

Bjalistoka Esperanto-Societo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj (ne-poloj), kiuj volas ekde februaro-marto dediĉi 9 monatojn al laboro en la societo, kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS). Se vi estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo (ne nepre el Eŭropa Unio, sed nepre ne polo), ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi, volas dum 9 monatoj loĝi en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, deziras ekkoni Pollandon, polajn kulturon kaj lingvon, ŝatus renkonti polajn esperantistojn kaj kunlabori kun ili - tio estas oferto por vi! Restis jam nemulte da tempo por decidiĝi kaj deklari sin kandidato al la projekto. Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.

ARKONES invitas por la 26-a fojo al Poznano

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a ĝis la 26-a de septembro. La prestiĝon de la aranĝo emfazas la fakto, ke ankaŭ ĉi-jare ĝi estas aŭspiciata de ambaŭ ĉefaj mondaj Esperanto-organizaĵoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.
Afiŝita en: 

Nova redaktoro de Kontakto - Rogener Pavinski!

TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro de Kontakto dum la venontaj du jaroj estas Rogener Pavinski. Rogener estas brazilano, filmisto, kunkreinto de la DVD "Esperanto estas", muzikisto i.a. voĉo de Supernova, kaj eksa estrarano de TEJO (2007-2009). Rogener estis elektita de la estraro de TEJO en konkurso kun pli ol 20 kandidatoj. Post longa pripensado kaj multaj intervjuoj la estraro prijuĝis Rogener-n kiel la plej bona kandidato. La nova redaktoro eklaboros laŭ nova koncepto, ellaborita surbaze de legantara enketo.
Afiŝita en: 

Multaj novaj dokumentoj nun elŝuteblaj

Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en tejo.org! Kelkaj jam aperis, aŭ aperos en TEJO Tutmonde, sed ja utilas ke ili estu ankaŭ libere elŝuteblaj ĉi tie.

Nova volontulino: Manuela Ronco

Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis! Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino. Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)

Paĝoj

Abonu al TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo RSS