LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Konkurso Partoprenu IJK-nNi ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson - ĉi jare en Kubo. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos). La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj disdonos maksimume 3 premiojn Kondiĉoj por kandidatiĝi estas: Vi estas membro de TEJO kaj aĝas sub 30 jarojn Por partopreni, vi devas plenigi aliĝilon. Ĝi haveblas en formatoj .odt kaj .doc. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de 1 TEJO-membro. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo (a) tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko TEJO – partoprenu IJK-n, kaj ĝi devas alveni al ni antaŭ la 30a de marto. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".
Dankegon kaj gratulon pro de hod
oni devas scii multe da de x Andres x
Ne. Oni tamen devas havi de Estraro
mm kaj kiel oni scias tion? de x Andres x
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|