Pasporta Servo urĝe bezonas kelkajn personojn kiuj povus dediĉi iom da tempo al la `eksteraj rilatoj' de Pasporta Servo. Tio necesas por garantii la pluekziston de la servo. La taskoj divideblas en tri kampoj:
Informi
- Certigi ĝeneralan informadon pri Pasporta Servo al internacia Esperanto-publiko en gazetaro, dum renkontiĝoj ktp. La Landaj Organizantoj jam faras multon en siaj propraj landoj, sed kunordige eblas intensivigi internacian informadon.
- Informado al ekstera, ne-Esperanta publiko pri la eblecoj de malmultekosta kaj interesa vojaĝado per Esperanto kaj Pasporta Servo. Ĝi estas forta varbilo por Esperanto, kaj ni devas ekspluati tion.
Vendi
- Ĝustatempe informi ke la nova eldono haveblas. Nun tion faras la kompilanto, sed pli vasta kaj frua informado necesas, ekz-e por ke la informo aperu en decembraj kaj januaraj eldonoj de la gazetoj.
- Kolekti antaŭmendojn de la nova eldono, por ebligi rektan dissendon de la presejo al la mendintoj. Nun ĉiuj adreslibroj unue iras al la libroservo de UEA, kaj de tie al mendintoj, kio kostas nenecesan tempon kaj monon.
- Pligrandigi kaj administri la reton de organizoj kaj personoj kiuj revendas Pasportan Servon. Nun estas kelkaj, sed povus esti pli.
Enspezi
- Varbi kaj administri pli da anoncoj por aperigo en Pasporta Servo. Nun fojfoje aperas 1-2, sed povus esti pli. Kun la Jarlibro de UEA, Pasporta Servo verŝajne estas unu el la plej uzataj Esperanto-eldonoj, kaj anonco estos legata de centoj, se ne miloj da Esperantistoj.
- Varbi kaj administri la libervolajn donacojn al Pasporta Servo, kiujn ni enkondukis en 2002. En tiu ĉi loko mi volas profunde danki al ĉiuj gastigantoj kiuj denove pozitive reagis al nia peto libervole rekompenci sian 'senpagan' adreslibron. La donacoj kiujn ni ricevis (kaj ankoraŭ ricevas!) multe helpadas al Pasporta Servo. Krome, multaj gastigantoj rezignis pri sia ekzemplero, ŝparante al ni la altajn preso- kaj afrankokostojn. Tamen nun montriĝas ke mankas homforto por administri la donacojn.
- Laŭeble varbi aldonan financan subtenon. Povus esti ke ekzistas pliaj financaj rimedoj por Pasporta Servo. Iu subvencio, sistemo de `patronoj' aŭ `amikoj' de Pasporta Servo ktp. Por tio ni kalkulas je via inventemo.
Se vi havas iom da libera tempo, konsideru uzi ĝin por helpi al la pluekzisto de tiu ĉi nekredeble populara servo en unu el la supraj kampoj. Ni antaŭvidas ke unu kampo kostos al vi kelkajn horojn monate. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi grava kunlaboro al la plej populara Esperanto-eldono, aŭ se vi konas taŭgan kandidaton, kontaktu la Kompilanton aŭ TEJO-estraron por pli da informoj. Tio devigas al nenio.