- Pri TEJO
- Aktivuloj
- Dissendolistoj
- Eldonoj
- Eventoj
- Fakaj Sekcioj
- Forumo
- Landaj Sekcioj
- Membriĝo
- Partneroj
- Pasporta Servo
- Helpu TEJO-n
- Kontaktu nin
SerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Kutimoj fariĝas reguloj (eldono 2006)Dum la pasintaj naŭ jaroj da kompilado de Pasporta Servo enŝteliĝis kelkaj gravaj kutimoj, kiuj fakte fariĝis reguloj. Urĝas tempo por priskribi ilin. Ĉiam menciu landon, urbon kaj nomonSe vi kontaktas la kompilanton, ĉiam menciu almenaŭ tiujn tri informojn. Kun pli ol mil gastigantoj estas tre temporaba eltrovi kiu vi estas per ekz-e nur voknomo aŭ (ŝanĝita) retadreso. Deviga naskiĝjaroNe ĉiu sepdekplusulo sentas sin komforta inter dudekjaruloj, kaj inverse. Mencio de naskiĝjaro estas deviga por eviti malagrablajn surprizojn. Ne tro longaj rimarkojPresado de Pasporta Servo estas multekosta. Pro tio, eblas presigi maksimume 255 signojn (inkl. de spacoj) da rimarkoj por ĉiu gastiganto, ĉar alikaze la adreslibro triobliĝus kaj fariĝus nepagebla. Aldone, la tuta mencio enhavu maksimume 500 signojn. Nur unu retadresoRetadresoj ofte longas, kaj okupas multe da spaco. Por same ŝpari paperon, kaj sekve preskostojn, eblas aperigi nur unu retadreson. Krome ne vere necesas, estas ja facile aŭtomate plusendigi inter retadresoj. Gastigado dum almenaŭ duona jaroFoje aliĝas gastigantoj kiuj pretas gastigi nur dum limigita periodo, ekz-e nur dum julio-aŭgusto, aŭ nur semajnfine. Certe oni havas bonajn kialojn por tio, sed estas relative multekoste aperigi tiajn gastigo-adresojn en Pasporta Servo. Tial ni prefere akceptas aliĝojn de gastigantoj kiuj povas gastigi dum almenaŭ duono de la jaro. Tio povas esti ekz-e dum aprilo-septembro, sed ankaŭ dum vendredo ĝis inkluzive lundo. Via hejmpaĝo (TTT-ejo) enhavu informojn en Esperanto por viaj gastojEblas mencii en Pasporta Servo ke vi havas hejmpaĝon. Por ŝpari spacon en la adreslibro, la adreso aperas en la hejmpaĝo de Pasporta Servo. Ne eblas kontroli ĉiujn hejmpaĝojn de ĉiuj gastigantoj, sed se vi mencias ĝin, ĝi estu utila por viaj gastoj:
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
Monda Kalendaro
|