LingvojSerĉiLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiun duan semajnon. Senpage abonu al TEJO-aktuale! |
ĜeneraleRaportu el Rio de Ĵaneiro pri la konferenco de Daŭripova Evoluo
Rekotizu por 2009!Jam venis la tempo (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2009! Profitu de la avantaĝoj, kiujn donas TEJO-membreco kaj ricevu la novan jarlibron kaj novajn numerojn de Kontakto kaj TEJO-tutmonde. Vi havos ankaŭ pli prezfavoran aliĝon al diversaj eventoj, inkluzive IJK, IS kaj AS, do hastu! Vi povas tion rekte fari en la aliĝpaĝo. Ni antaŭĝojas vidi vin kiel membron en la estontaj renkontiĝoj!
Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉatajItala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio) interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la ĉeplaĝa sicilia urbo.
Skoltoj relevas la flagon
Skolta Esperanto Ligo, preparas novan strategian agadplanon por memorigi ĝian 100-jarigon en 2018. La ligo de Esperanto parolantaj geskoltoj planas revigligi ĝian agadon kaj oferi novan programproponon por la skolta movado per la popularigado de diverseco uzante la internacian lingvon. SEL, la plej malnova internacia skolta organizo planas agi en la kampoj de informado (pri Esperanto en naciaj skoltmedioj ĉi-jare), trejnado (trejnseminarioj por novaj aktivuloj en 2011) kaj aplikado (internacia skolta tendaro en 2012). SEL bezonas geesperantistojn, iamajn au nunajn geskoltojn, kiuj volus kunlabori loke kun naciaj skoltasocioj au internacie ene de SEL. Se Vi volas scii pli, bonvolu viziti esperanto.org/skolta kaj skribi al SEL.Reaktivigo@gmail.com por ricevi pliajn informojn.
TEJO Tutmonde 2010:1
TEJO Tutmonde 2010:1 nun haveblas en la reta teko de UEA! La ĉi-foja numero prezentas, inter aliaj, raporto pri la ĉi jara IJF, la agadon de de PEJ kaj intervujon kun komisiitoj de TEJO. Baldaŭ alvenos ĝi ankaŭ ĉe via hejmo!
Vikipedia konkurso: Monato de Vikipedio
La konkurso premias ne nur kvanton, sed ankaux grave kvaliton juĝante la plibonigadon de artikoloj kaj aprezante bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.
TEJO membro havos propran membrokarton
Tiu nova membrokarto ne anstatauxas la UEA membrokarton, ĝi simple havas la saman rolon. Tiukonsekvence, oni devas ankaux glui kvitancmarkon por ke ĝi estus valida. Ambaux membrokartoj de UEA kaj de TEJO validas por peti ekzemple rabaton por Kongreso.
Verku por TEJO-Tutmonde
Ĉu vi partoprenis en interesa renkontiĝo? Eble vi regule aktivas en via loka Esperanto-klubo kaj de temp' al tempo organizas ion por-esperantan. Aŭ eble vi ĵus uzis Pasportan Servon por vojaĝi kaj vi ŝatus diskonigi al multaj homoj vian ĝojon! Aŭ eble vi emas priskribi la emociojn kiujn lasta disko de Vinilkosmo donis. Aŭ eble vi havas sensacian ideon por antaŭenigi la junularan movadon! Se vi respondis 'jes' al unu el la demandoj, ne atendu tro: verku artikolon por TEJO-Tutmonde! Sendu ĝis la 20a de Marto 2010 por ke ĝi aperu en la sekva TT! Kontaktu: Nicola (TT-redaktoro) Esperanto.comEstis lancxita nova virtuala komunumo de esperantistoj: Gxi ankaux enhavas grupon de TEJO.
Via opinio pri Kontakto
Via opinio pri la revuo estas por ni ege grava. Tial ni decidis fari enketon, per kiu ni volas ekscii, kion vi ŝatas, malŝatas kaj volus havi en la revuo. Tio helpos al ni plibonigi Kontakton kaj prepari ĝin ĝuste laŭ via plaĉo. Traduku ĉuvaŝan fabelon!Karaj samideanoj, ni ŝatus prezenti projekton "Traduku fabelon" organizata enkadre de la 14a Internacia Lingva Festivalo (Rusio, Ĉeboksari, 12-18.10.2009).
Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado!En la Universitato UAM de Poznan okazos unujara Esperanto-instruista studado – sed nur, se troviĝos sufiĉe da aliĝoj. Limdato por aliĝi estas 31a de aŭgusto 2009. ILEI kaj UEA donas stipendiojn por partoprenantoj de tiuj kursoj, por tio necesas aplikiĝi ĝis la 2a de septembro (sed ankaŭ ĝis la 31a de aŭgusto al la kurso). Agu rapide!
44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco". Estrara kaj aliaj elektoj en Liberec'
Reelektitaj estis Gregor Hinker kiel Prezidanto kaj Sergeo Tyrin kiel kasisto. Aldone estis elektita Oleksandra Kovyazina (Saŝa), Irmina Szustak kaj Łukasz Żebrowski (LukiZ) kiel Vicprezidantoj kaj Paulína Kožuchová kiel Ĝenerala Sekretario.
TEJO Tutmonde 2009:3 - jam en la reto!TEJO Tutmonde 3 - jam en la reto! TEJO-membroj jam povas elŝuti la trian numeron de 2009 de TEJO Tutmonde en PDF-formato el la Reta Jarlibro.
|
EnsalutoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|