Ni nuntempe ne serĉas. Sed baldaŭ ni aktualigos tion por la sekva serĉado.
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas la 31a de aŭgusto 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne sendodato), sed ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la dauron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj ktp de TEJO.
La TEJO-volontulo laŭeble:
- havu tre bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)
- scipovu la anglan (scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata)
- ŝatu administran laboron
- estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp)
- havu profundajn konojn de la junulara Esperanto-movado
- estu kapabla memstare preni decidojn
- estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
- havu konojn de la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
La laboro konsistas el:
- pritraktado de la poŝtaĵoj (paperaj kaj retaj) de TEJO
- prizorgado de la TEJO-arkivo
- administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
- aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
- aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
- aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO
La volontulo ricevas senpagan ĉambron en la CO kaj poŝmonon (nuntempe 115 eŭroj semajne), kiu sufiĉas por vivteni sin.
Kandidatoj sendu paperpoŝte al la Centra Oficejo aŭ retpoŝte al kaj oficejo ĉe tejo.org kaj gxen-sek ĉe tejo.org la jenajn dokumentojn esperantlingve:
- vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn ktp)
- motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
- laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
- laŭeble rekomendleteron de ekzemple landa Esperanto-organizo.
Grave:
La volontulo devas esti individua membro de TEJO – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn.
Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por necivitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.
Iu bonvolu korekti, kiel
Iu bonvolu korekti, kiel fakte literumiĝas la retpoŝtadreso de ĝen-sek, ĉar mi ne kredas ke ĝi havus supersignon en si.
Dankon pro la atentigo. Jes,
Dankon pro la atentigo. Jes, la adreso estu "gxen-sek", ne "ĝen-sek". Tio okazas, se oni volas ŝpari laboron per kopiado el la vikio anstataŭ formati ĉion mem ...