Chuck SMITH
Informado, UEA-rilatoj
Loĝloko
Heilbronn, Germanio
Naskiĝtago
24-a de junio 1979
Profesio/studfako/viva okupo
Komputilisto
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en movado
Mi plej interesiĝas pri tiuj kiuj lernas Esperanton rete kaj kiel envolvigi ilin en la tutmondan komunumon. Mi volas ankaŭ ke ni ektrovu monfontojn por Esperanto en Ameriko.
Ŝatokupoj
Lingvoj, vojaĝado, tabulludoj.
Kion vi volas atingi (dum oficperiodo)?
Organizi nian retan agadon por ke kaj eksteruloj kaj membroj povu bone kompreni kion TEJO faras kaj kion ni celas. Reorganizi niajn vikiojn kaj retpaĝaron por ke ili estu pli facile uzeblaj. Eldoni profesian DVD-n kaj novan broŝuron pri TEJO.
Vivmoto
"Esperanto estas laŭdire lingvo de internacia toleremo. Kial do oni tiom maltoleras tiujn kiuj ne parolas perfekte esperanton?" -- Rolf Fantom
|