BuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Dissendolistoj
Ĝeneralaj konsiloj, kiel uzi jahugrupojnSe vi volas aliĝi al retpoŝta diskutlisto mastrumata de yahoogroups, vi povas fari tion aŭ per ilia ttt-a interfaco (kio nur ŝajnas esti pli simpla), aŭ per sendi retmesaĝon al la adreso x-subscribe@yahoogroups.com (anstataŭigu la ĉenon x per efektiva nomo de la grupo, kiel ekzemple pri-ijk). Venos anglalingva retmesaĝo, kiu petos vin konfirmi vian aliĝon: tion vi faru per respondi tiun retmesaĝon (ne gravas kion vi skribas, sufiĉas nur respondi). Poste devas veni bonveniga mesaĝo, kiu signalas sukcesan kompletiĝon de la procedo. Ĉe kelkaj grupoj aliĝo al la grupo estas aprobenda far administrando: tiukaze la procedo estas iomete pli komplika, indas sekvi la ret-ligilon kiun sendas al vi jahugrupojn, kaj skribi mesaĝon por la administranto. Kaze de problemoj provu skribi al x-owner@yahoogroups.com (anstataŭigu la ĉenon x per efektiva nomo de la grupo, kiel ekzemple pri-ijk), sed estas neniu garantio ke tio helpos. Oni malaliĝas per sendi retmesaĝon al x-unsubscribe@yahoogroups.com, simile konfirmonte kiel ĉe aliĝo (tamen tio neniam postulas ies aprobon). Nuntempe aperas en TEJO emoj forlasi la servojn de jahugrupoj. Pri la kreitaj ĉe alia servilo kaj konektitaj kun la laboro de TEJO diskutlistoj ni informos vin ĉi tie. |
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevos
Envíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|