Marek BLAHUŠ
Komisiito pri reta agado / Komitatano A por Ĉeĥio
Loĝloko
Uherské Hradiště (Ĉeĥio)
Naskiĝjaro
1986
Profesio/studfako/vivokupo
studento pri komputila lingvistiko, dungito pri perkomputila lingvoedukado
Ĉefaj aktivaĵoj/interesoj en la Movado
Mi revivigis la Ĉeĥan Esperanto-Junularon, plu kunestras ĝin kaj celas gvidi ĝin ĝis tia stato, kiam pli junaj homoj povos transpreni ĝin. Fake mi interesiĝas pri komputil-lingvistikaj projektoj rilataj al Esperanto kaj aktivas en la organizo E@I.
Ŝatokupoj
Programado, lingvoj, genealogio, geokaŝado, Vikipedio, himnoj, kristana junularo
Kion vi volas atingi dum via oficperiodo
Plu helpi al TEJO per fojfojaj ret-administraj taskoj; plu inde reprezenti ĈEJ en la TEJO-komitato.
Vivdevizo
La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. (Mat 9,37)
|