LanguagesBuscar |
3 semajnoj en Kubo!
En Kubo, ne nur okazos UK kaj IJK! Krom kursosemajno okazonta antaŭ UK en Havano, la amerika komisiono de ILEI okazigos seminarion por instruistoj en Matanzas, kies informoj estas videblaj tie. TEJO aktive partoprenos en la programo proponante aktivulan trejnadon, tiel ke ĝi estos ankaŭ interesa por aktivuloj! ILEI proponas ankaŭ stipendion por helpi finance la partoprenon de kelkaj ŝanculoj (atentu pri la limdato 1-a de marto 2010)! Jam ekzistis la konkurso "Partoprenu IJK" organizata de TEJO, por ebligi junulojn partopreni la ĉiujaran junularan aranĝon. La du organizoj konsentis kunigi la financojn por permesi al pli da homoj vojaĝi al Kubo. Pli da informoj alvenos baldaŭ. Memoru ke la partoprenantoj de UK rajtas akiri rabaton por la flugbiletoj. Informoj pri tio haveblas ĉi tie.
|
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|