LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Recenzo de Vojaĝo al Esperantolando
Vojaĝo en Esperanto-lando. Boris KOLKER. Rotterdam: UEA, 2005. 280 p. 240x150. ISBN 929017088-3. Aĉetebla de la libroservo de UEA Ni esperantistoj fieras pri nia literaturo – kaj ni havas ĉiujn kialojn por tio. Ni havas originalan kaj tradukitan literaturon de ĉiuj ĝenroj, ĉiajn vortarojn kaj lernolibrojn, librojn por komencantoj... Sed ĉiam restis granda manko en tiu ĉi listo: ni ne havis librojn por progresintaj esperantistoj. Aŭ, pli precize, ni ja havis kelkajn (kiel Paŝoj al Plena Posedo de William AULD) – sed eĉ post legado de ili, novaj esperantistoj ofte perdiĝis en la Esperanto-komunumo, plena je subtilaĵoj, nomoj, faktoj, aludoj kaj la tuta aro da mallongigoj ne konataj al la komencantoj. Ja daŭras sufiĉe longe akiri (de E-libroj, revuoj, instruistoj) ĉiujn informojn por esti bone edukita esperantisto, kiu konas la bazajn faktojn kaj ankaŭ malpli konatajn informojn pri Esperanto kaj ĝia historio... Tiel estis... antaŭ la publikigo de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER. Tiu ĉi libro estis tiel sukcesa ke ĝi fariĝis la plej vendata Esperanto-libro, kaj en 2005 UEA publikigis la trian eldonon de tiu ĉi unika libro (la unua eldono estis publikigita en 1992 en Moskvo, la duan aldonon publikigis UEA en 2002 – ĝi estis elĉerpita ene de malpli ol du jaroj). La ŝanĝoj inter la dua kaj la tria eldonoj ne estas tre signifaj: la tuta stilo, ege ŝatata de esperantistoj, estas konservita: estas la sama kolorplena kovrilo, la samaj belaj ilustraĵoj de Francisco VEUTHEY – eĉ la kvanto de paĝoj restas la sama! Do, kio novas? Unue, la formato: ĝi fariĝis pli granda (kvankam la prezo estas la sama kiel por la antaŭa eldono), do, la tekstoj estas pli facile legeblaj. La ilustraĵoj kaj la fotoj aspektas pli bone en la pli granda versio kaj estas pli kontrastaj; iuj fotoj kaj bildoj estis aktualigitaj; estas ankaŭ kelkaj novaj ilustraĵoj. Krome, la libro fariĝis malpli dika kaj malpli peza je preskaŭ triono, pro la uzo de malpli dika papero – tamen, la kvalito neniel suferis pro tiu ĉi ŝanĝo. Esperantujo ne restas sur unu loko – aperas novaj libroj, retpaĝoj ŝanĝas siajn adresojn, iuj famaj esperantistoj forpasas... Ĉiuj ŝanĝoj kiuj okazis en Esperantujo de 2002 ĝis 2005, estas spegulitaj en la libro – ĉiuj tekstoj kaj klarigoj estas aktualigitaj kaj korektitaj; estas tie ankaŭ mencio pri la plej novaj libroj (kiel Sed homoj kun homoj de Z. Sikosek), la plej freŝaj faktoj, ekzemple, pri la interreto kaj la retpaĝoj pri Esperanto. Krome, estas tie kelkaj novaj tekstoj (kiel ĉarma kanto En nia mondo - Valso por vojaĝantoj verkita speciale por la libro, elĉerpaĵo de Neniu ajn papilio de Trevor Steele, informoj pri planlingvoj, klarigoj pri neologismoj kaj neoficialaj vortoj kaj afiksoj en Esperanto). Sed la plej signifa ŝanĝo por multaj esperantistoj estas aperigo de indekso de nomoj, kio tre faciligas la uzadon de la libro. Sed kial ĝuste tiu ĉi libro fariĝis la plej bone vendata libro en Esperantujo? La respondo, verŝajne, estas kaŝita en la nomo de la libro: “Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo”. La libro estas ne nur lernolibro por tiuj kiuj finis la elementan kurson kaj bezonas ne tro malfacilajn tekstojn por lega praktiko: ĝi estas eta, sed tre informplena enciklopedio de Esperanto – kio certe estas pli ol simple lingvo. La legantoj trovos respondojn al multaj demandoj pri la historio kaj kulturo de Esperanto, pri la faktoj kaj mejloŝtonoj de Esperanto-historio – la vivo kaj filozofio de Zamenhof, pioniroj de la E-movado, E-organizaĵoj kaj la plej gravaj E-eventoj. Ili konatiĝos kun E-muzeoj, radioj, revuoj kaj paroloj de la plej eminentaj esperantistoj. Krome, oni trovis “tradukojn” de la plej gravaj mallongigoj uzataj de esperantistoj – unuvorte, oni trovos en la libro ĉion, kio faras Esperanto-parolanton vera esperantisto. Aldone al la tekstoj pri Esperanto kaj esperantistoj, oni trovos en la libro ankaŭ fragmentojn de iuj famaj verkoj de E-literaturo (prozo kaj poezio, ekde klasikaj ĝis nuntempaj) kaj ankaŭ tekstojn pri diversaj interesaj temoj – ekz., pri la populara scienco, stilistiko kaj eĉ amkaptiloj! Estas tie ankaŭ multaj tekstoj pri diversaj landoj, kiujn mi persone ŝatis plej multe. La plejparto de la tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto, kelkaj el ili – speciale por la libro; kelkaj tekstoj estis pruntitaj de E-revuoj kaj kelkaj estis tradukitaj de ne-E-aj fontoj. Ĉiuj tekstoj progresas de simplaj ĝis sufiĉe malfacilaj. Fine de ĉiu ĉapitro estas demandoj por sinkontrolo. Krome, la libro helpas disvolvi la personajn ecojn: oni trovos tie diversajn ekzercojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ por rezonado kaj disvolvado de bona literatura gusto (ekz., verki eseojn pri diversaj temoj). Iuj ekzercoj estas seriozaj (ekz., klarigi aŭ skribi prepoziciojn kun paronimoj – similsonaj, sed malsam-signifaj vortoj, kunigi partojn de E-proverboj ktp.), iuj estas humuraj (ekz., krei artefaritan lingvon kaj verki amleteron en ĝi). Laste – sed ne balaste! – estas tre elstara stilo de la libro: ĝi estas verkita en la nomo de gvidanto de E-klubo. Ĉiu leciono estas renkontiĝo en virtuala klubo “Esperanto-lando”, kun multaj “gastoj” kaj aktivaĵoj, planoj por la estonteco, ferioj – senlima inspiro kiel organizi aktivaĵojn de via loka grupo! Iuj kritikantoj diras, ke la bildo pri E-aktivaĵoj en la libro estas tro “idealisma” – jes, eble, sed ni ĉiuj povas strebi al ideala klubo kaj adopti kelkajn “aktivaĵojn” de “Esperanto-lando”! Mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj kiuj ankoraŭ ne havas ĝin: ekde freŝbakitaj komencantoj ĝis la plej spertaj esperantistoj, por uzi ĝin dum siaj lecionoj kaj eble eĉ lerni ion novan. La sola afero kiun mi volus vidi en la venontaj eldonoj (kaj mi certas ke ili estos!) estas indekso de terminoj kaj gloson de mallongigoj. Ĵenja AMIS |
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevos
Envíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|