LanguagesBuscar |
ARKONES invitas por la 26-a fojo al Poznano
La organizantoj invitas membrojn de ambaŭ organizaĵoj veni al Poznań por partopreni la aranĝon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaŭ ĉi-foje preparis riĉan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj pluraj aliaj kompetentuloj. Oni povas aliĝi al ARKONES pere de la retejo www.arkones.org, kie troviĝas ankaŭ detaloj pri la programo, loĝeblecoj k.a. utilaj informoj.
|
Inicio de sesión de usuarioTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
|