Saluton al ĉiuj!
Mi estas Marko, el Italio. Mi volus peti vian helpon pri iniciato, kiun mi kaj la asocio (Esperanto Radikala Asocio), al kiu mi apartenas, organizos. En Italio okazas ĉiujare nacia Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo (du urboj en la centro de Italio). Ĉi tiun jaron ni estas invititaj partopreni kun la Neperforta Movado, kaj ni faros ankaŭ leciono-seminarion pri “Lingvo kaj povo”, kiun ni konkludiĝos per interaktiva leciono de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al ĝia utiligo en muziko kaj poezio.
Ni volas doni novajn perspektivojn al la neperforto kaj al la paco kaj rekonfirmi forte, ke, en la tutmondiga erao, Esperanto estas rajto de la homaro. La neperforto, en la internacia komuniko, povas venki!
Ni proponas ĉe ĉi tiu renkontiĝo“Mil junuloj por la paco”, kiu okazos la 23an kaj 24an de septembro, la temon de la federacia lingvo kiel solvo de la problemo de la lingva Babelo, kaj de la manko de forta identeca gluo por la eŭropa popolo, kiel povus esti Esperanto.
Ni prezentos en ĉi tiu okazo ankaŭ la libron “La ekonomiaj aspektoj de la lingva neegaleco” de Áron Lukács, pri la kostoj de la lingva lernado en Eŭropo (li kalkulis ke la lernado de la angla lingvo kostas jare 350 miliardoj da eŭroj al la neangleparolantaj landoj de la Eŭropo Unio, kontraŭ la tre etaj kostoj de lernado de la Internacia Lingvo!).
Partoprenos ankaŭ Marco Pannella, historia gvidanto de la Itala Radikala Partio kaj aŭtoritata internacia voĉo de la neperforta movado.
Sed por ĉeesti ni junuloj de ERA bezonas ĉies helpon. Ni faras apelacion por kolekti la monon por iri al la renkontiĝo, por resti ĉi tie la tri tagoj kaj por fari la seminarion. Mi petas ĉiujn vin eta helpo por la disvastigo kaj la sukceso de nia iniciato kaj de Esperanto. Bonvolu subteni nin kun donacio ĉi tie aŭ ankaŭ per nia UEA-konto: erad-p
www.buonacausa.org/esperantodirittoumano (ĉi tie vi trovas ankaŭ kompletan priskribon pri nia iniciato, ankaŭ en Esperanto klakante sur "descrizione della causa")
http://www.democrazialinguistica.it (ĉi tie vi trovas ĉiujn agadojn de nia asocio, en la itala, la angla kaj en Esperanto)
Bonvolu disvastigi ĉi tiun mesaĝon inter viajn esperantistaj kontaktoj!
Koran dankon al ĉiuj.
Marco