LanguagesBuscarAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiusemajne. |
Seminario por profesiaj instruistoj "Gvidu la 'Flugilojn'"E@I kunlabore kun ILEI lanĉas la projekton "Gvidu la 'Flugilojn'" kaj ĉi-vintre okazigos dum ASo en Pollando www.as.pej.pl ties unuan Seminarion. La Seminario celas trejni junajn esperantistojn kun la konvena klero instrui E-instruantojn enkadre de la jam konata Seminario "Flugiloj de Malfacila vento". La dujara sperto montris, ke "Flugiloj..." estas utila, ŝatata kaj amase vizitata, ke ĝin volonte akceptus amasaj E-aranĝoj. Tamen ne eblas okazigi ĝin tiel ofte, kiel necesus, ĉar mankas instruistoj-gvidantoj. Do, ni alvoku tiujn. La provizora temaro de "Gvidu..." estas la jena: - konatiĝo kun la sperto de la okazintaj "Flugiloj..." Postuloj al la partoprenontoj de "Gvidu..." estas la jenaj: - bona, flua, gramatike ĝusta uzo de Eo; La gvidantoj de "Flugiloj..." ricevados financajn subvenciojn La grupo de "Gvidu..." en ASo ne devas esti pli ol 12-homa. Do, estimataj samideanoj, se vi opinias vin taŭga kandidato aŭ konas taŭgajn kandidatojn por la pola (dum ASo) aŭ la ekvaj "Gvidu...", bv retumi al la kunordiganto de la Seminarioj Irina Gonĉarova: mirinda.strigo ĉe gmail.com La kandidatoj ricevos la Aliĝilon kaj necesajn rekomendojn.
|
Inicio de sesión de usuarioNavegaciónTemas nuevosEnvíos recientes a blogs
Monda Kalendaro
|